2011-09-08
Ĉefekonomikisto de la Ŝtata Administracio de Devizoj (ŜAD) diris en mardo, ke la ekonomia kreskado de Ĉinio eble glitfalos al malpli ol 9 procentoj en la venonta jaro, la unuan fojon en jardeko.
La prognozo estas la plej nova signo de malfortiĝanta fido en la monda duagranda ekonomio post kiam kelkaj financaj institutoj degradis sian perspektivon pri ĉina kreskado.
"La ĉina ekonomio alfrontas seriozan defion malgraŭ forta kresko," diris Huang Guobo, ĉefekonomikisto de ŜAD, en iu forumo en Pekino, laŭ Reuters.
"La malfortiĝanta tutmonda postulado de ĉinaj eksportaĵoj estos la defio. Se la situacio kontinuos en la venonta jaro, la kresko de la malneta enlanda produkto de Ĉinio eble falos al malpli ol 9 procentoj," diris Huang.
Li ne estis la unua ekonomikisto, kiu prognozis malrapidiĝon de la kresko. En la lasta semajno la kompanio JPMorgan prognozis, ke la ekonomia kresko de Ĉinio en la jaro 2012 malpliiĝos de ĉi-jara anticipita rapido de 8.9 procentoj al 8.5 procentoj, ĉar la eksporto verŝajne malprosperiĝas.
Ankaŭ Germana Banko malsupren reviziis kreskon de la malneta enlanda produkto de Ĉinio por la venonta jaro al 8.3 procentoj de la antaŭa takso de 8.6 procentoj.
Tamen Huang estas inter la kelkaj registaraj ekonomikistoj kiuj prognozis la kreskon je malpli ol 9 procentoj por la venonta jaro, signalante la registaran opinion plifortigi mildigon de la ekonomia kresko.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|