2011-09-08
 Ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo (dekstre) kaj vjetnama vicĉefministo Nguyen Thien Nhan antaŭ la kunveno |
La 6-an de septembro okazis en Hanojo la kvina kunveno de la Ĉin-Vjetnama Gvidada Komisiono pri Duflankaj Kunlaboroj (ĈVGKDK). Ĝin kune prezidis Dai Bingguo, ĉina ŝtata konsilanto kaj prezidanto de ĉina flanko en la komisiono, kaj Nguyen Thien Nhan, prezidanto de vjetnama flanko en la komisiono kaj vjetnama vicĉefministo. La du flankoj esprimis, ke la du landoj devas fortigi la komunikadon kaj kunordigadon en la regionaj aferoj kaj antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj la Asocio de la Landoj de Sudorienta Azio por akceli pacon, stabilecon kaj prosperon de la regiono.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
|