Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ekspozicio de kaligrafaĵoj de Yu Youren okaze de la 100-jara datreveno de la Revolucio de la Jaro 1911
2011-09-08


En la inaǔguro de la ekspozicio 
 
 
En la ekspoziciejo
 

Statuo de Yu Youren 

 

    La 6-an de septembro inaǔguriĝis en la Halo de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco ekspozicio de kaligrafaĵoj de Yu Youren por memori la 100-jaran datrevenon de la Revolucio de la Jaro 1911.

 

    Yu Youren (11-04-1879 — 10-11-1964), hano, naskiĝis en la gubernio Sanyuan de Shaaxi-provinco kaj havis alian nomon "Taiping Laoren" (paca maljunulo) en sia maljuneco. Li estis membro de la Revoluciula Ligo. Sekvinte Sun Jatsen li dediĉis sin al revolucio kaj diskonigis proponojn de la burĝa revolucio. Li longtempe servis kiel altranga oficisto en la nacia registaro kaj loĝis en Taiwan en sia maljuneco, tamen li ĉiam sopiris al sia hejmloko en la kontinento.

 

    Yu Youren lerta en poemverkado kaj kaligrafado estis unu el la plej eminentaj kaligrafoj en la moderna Ĉinio. Li estas ankaǔ fondinto de Fudan-universitato, Ŝanhaja Universitato kaj aliaj famaj universitatoj en la moderna Ĉinio.

 

    Okaze de la cent-jara datreveno de la Revolucio de la Jaro 1911 la ekspozicio celas diskonigi patriotan penson de Yu Youren kaj akceli kulturan interŝanĝon de la du bordoj de Taiwan-markolo, disvastigon kaj disvolvon de la ĉina tradicia kulturo.  

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
Sinjoro Miroslav Smyčka estas unu el la malmultaj profesiaj artistoj, kiuj bonege regas Esperanton kaj daŭre agas por ĝi pere de sia talento.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng