Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Intervjuo kun Nguyen Xuan Thu -- eksa ĝenerala sekretario de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA)
2011-09-08

de IVANKA STOYANOVA (Aminda)

 


Nguyen Xuan Thu 
    Mi jam delonge konas Nguen Xuan Thu kiel ''motoron'' de Vjetnama Esperanta-Asocio kaj ĉiam admiras lian E-aktivadon. En 2012 por unua fojo okazos UEA-kongreso en Vjetnamio kaj mi proponis intervjui lin. Verdire, li estas tre modesta kaj laborema homo, ne ŝatas aplaŭdojn kaj ne tuj konsentis. Laŭ li ni devas doni avantaĝon al pli junaj, sed finfine, mi sukcesis konvinki lin.

 

    Ivanka Stoyanova: Vi estas veterana esperantisto. Kiam kaj kiel vi esperantistiĝis?

 

    Nguyen Xuan Thu: Mi esperantistiĝis en 1957, kiam mi estis 25-aĝa junulo. Tiam la esperanta movado en Demokratia Respubliko de Vjetnamio estis forte disvolviĝanta, ĉefe ĉe la junularo. Mi memlernis Esperanton, uzante la "Memlernolibron de Esperanto" kies aŭtoro estas s-ro Dao Anh Kha.

 

    La kono de la franca, kiun mi lernis, kiam mi estis 5-jaraĝa, kaj de la angla je la 11-a aĝo multe helpis min en ellernado de Esperanto. Post unu semajno, mi jam povis legi kaj kompreni facilajn tekstojn, kaj post unu monato, mi jam povas korespondi kun pluraj amikoj el multaj landoj. Mi aliĝis al Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio.

 

    Ivanka Stoyanova: Via tuta vivo estas dediĉita al Esperanto. Bv. prezenti vin al la legantoj de El Popola Ĉinio

 

    Nguyen Xuan Thu: Estas troiga aserto. Mia aktivado en Esperantujo ne estis tiel grava kaj ne ĉiam vigla. De 1957 ĝis 1965, mi multe korespondis, malfermis kursojn de Esperanto. Danke al mia E-membreco, mi ricevis regule kaj senpage esperantajn bultenojn kaj revuojn el diversaj landoj. La plej memorindaj bultenoj estis Nuntempa Bulgario kaj El Popola Ĉinio, ambaŭ estis tre bele ilustritaj kaj enhavoriĉaj. Ekde 1965, kiam la milito furoris en la tuta lando, mi ne plu havis kondiĉojn por korespondi kaj agadi. VPEA daŭrigis sian agadon per eldonado de pli ol cento da libroj por disdoni al la tuta mondo, fare de grupo da lertaj tradukistoj celante konigi la mondan esperantistaron pri la justa situacio de nia lando, sed la enlanda movado ne plu havis eblecon disvolviĝi; la kursoj iom post iom maloftiĝis kaj ĉesis. Pasis longaj jaroj antaŭ mia reveno al Esperanto. Hazarde, mi spektis televidan novaĵon pri la Dua Azia Kongreso de Esperanto okazinta en Hanojo en 1999. Mi tuj kontaktis Vjetnaman Esperanto-Asocion kaj en 2000, mi denove agadis en la sfero de Esperantujo. Estas mirinde, ke post tiom da jaroj, mi ne forgesis la internacian lingvon.

 

    Ivanka Stoyanova: Mi delonge memoras vin kiel ĝeneralan sekretarion de Vjetnama E-Asocio kaj fakte fine de la jaro 2010 vi transdonis la postenon al s-ino Mai. Bv. rakonti al ni pri viaj postenoj en VEA kaj kiaj E-distingojn vi ricevis ?

 

    Nguyen Xuan Thu: Mi komencis agadi kiel normala membro, poste fariĝis estro de Koveli (Klubo Verda Lingvo) Esperanto-Klubo, kaj en 2004 fariĝis ĝenerala sekretario, konkrete de 2004 ĝis la fino de 2010. Dum tiuj jaroj, mi estis estro de Trejna subkomisiono de VEA, organizis E-kursojn diversnivelaj, organizis ekzamenojn laŭ la ILEI-UEA malnova modelo, kaj poste laŭ la nova Referenckadro. Mi mem sukcese pasigis malnovan ekzamenon UEA-ILEI je nivelo "meza" kun mencio "tre bona" dum UK 89-a en Pekino (2004), kaj en la sama jaro ricevis de s-ro Boris Kolker specialan finlernan diplomon de Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK) per la libro "Vojaĝo en esperanto-lando", perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. La diplomo certigas, ke mi "havas konojn sufiĉajn por instrui Esperanton en la elementa kaj mezgrada kursoj".

    En 2006, mi ricevis de s-ino Mireille Grosjean, membro de Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI kaj UEA atestilon konfirmantan mian apartenecon al Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE).

    Mi partoprenas kiel kunlaboranto en la retejo edukado.net

    Mi estas membro de UEA, membro de ILEI.

 

    Ivanka Stoyanova: Ĉu laŭ vi Esperanto estas utila lingvo por internacia komunikado kaj kiaj avantaĝojn vi vidas, krom, ke estas facila, neŭtrala ktp?

 

    Nguyen Xuan Thu: Ne tiel facila, se oni volas serioze regi la lingvon por povi internacie komuniki. Movado devas iri paralele kun lingva perfektiĝo. Kaj tio postulas de ĉiuj ĉiutagan praktikadon. En nia interreta erao, Esperanto havas multe da ŝancoj por disvastiĝi.

 

    Ivanka Stoyanova: Dum nia korespondado mi eksciis, ke vi eldonos Esperanto - Vjetnama vortaron (aŭ Vjetnama-Esperanto) speciale por la 97a UEA-kongreso. Ĉu Vjetnama E-Asocio eldonos aliajn librojn?

 

    Nguyen Xuan Thu: Esperanto-vjetnama vortaro ne estas speciale eldonita okaze de UK 97a. UK 97 estas nur la limdato por ke la vortaro, komencita 8 jarojn antaŭe aperu.

    Dum UK 96a, aperis la esperanta versio de Taglibro de Dang Thuy Tram. Ĝi estas vendita ekde nun pere de Libroservo de UEA kaj estos prezentita en Libroservo venontjare. Mi partoprenis en ĝia traduko kaj redaktado.

    La speciala eldono okaze de UK 97a estas la esperanta versio de La Rakonto pri Kieŭ, klasika vjetnama poemromano de la 19a jarcento tradukita de veterana vjetnama esperantisto Le Cao Phan, lingve reviziita kaj polurita de internacia teamo inkluzive elstaraj figuroj kiel Baldur Ragnarsson kaj Renato Corsetti. Ĝi aperos sub la mencio: "Serio Oriento-Okcidento, n-ro 47. Sub aŭspicioj de UEA en Operaciaj Rilatoj kun Unesko". Mi modeste partoprenis kiel administranto.

 

    Ivanka Stoyanova: Ĉu vi nombras kiom da libroj vi verkis, tradukis, esperantigis?

 

    Nguyen Xuan Thu: Mia laboro ne estas tiel granda, kiel vi pensas. Mi lingve reviziis la vjetnamajn versiojn de lernolibroj Esperanto per Rekta Metodo de Stano Marcek; La Zagreba Metodo de Zlatko Tisljar kaj Spomenka Stimec. Mi skribis kelkajn artikolojn por la eldonaĵoj de s-ro Hori Jasuo, por La Revuo Orienta de JEI; kaj multe da artikoloj por nia bulteno Verda Mesaĝo el Vjetnamio.

 

    Ivanka Stoyanova: Vi ŝatas redakti- kio pli detale vi redaktas nun?

 

    Nguyen Xuan Thu: Mi nun redaktas la retpaĝaron de UK 97a LKK ĉe ipernity. Mi respondecas pri informado kaj gazetara servo en tiu LKK. Mi daŭre skribas artikolojn por la ttt-ejo de VEA.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiuj estas viaj plej ŝatataj aŭtoroj kaj libroj ?

 

    Nguyen Xuan Thu: Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker; La Bona Lingvo de Claude Piron

 

    Ivanka Stoyanova: Laŭ mi Vjetnamujo estas vizitinda lando kaj nur dum la UK en Kopenhago aliĝis pli ol 70 esperantistoj. Vi kreis specialan paĝon en Ipernity -- 97a UK Hanojo 2012- http://www.ipernity.com/home/uk97hanojo Kion alian ni povus scii pri la informado por 97a UK en Vjetnamujo?

 

    Nguyen Xuan Thu: Mi invitas legantojn viziti la ttt-ejon de VEA: http://e.vea.vn kie vi trovos interesajn novaĵojn kaj sciigojn pri Vjetnamujo kaj vjetnama esperantujo.

 

    Ivanka Stoyanova: Viaj bondeziroj al la legantoj de EPĈ

 

    Nguyen Xuan Thu: Kiel delonga leganto de El Popola Ĉinio, mi bondeziras al la redakcio de la revuo plenan sukceson en ĝia laboro. La 21a jarcento estas la jarcento de Esperanto en Azio, kaj Ĉinio ludas gravan rolon en tiu afero. Al la legantoj de EPĈ, mi bondeziras sanon, feliĉon kaj streĉigon de internacia amikeco inter esperantistoj de la tuta mondo.

 

    Ivanka Stoyanova: Mi elkore dankas pri la intervjuo kaj bondeziras al vi bonan sanon, prosperon, multan energion en la organizado de la 97a UEA-kongreso en Hanojo.

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng