Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Aviadila akcidento mortigis minimume 43 personojn en la centra Rusio
2011-09-08

 

 

    La 7-an de septembro akcidento okazis al la pasaĝera aviadilo YAK-42 kun 45 personoj proksime al la rusa centra urbo Yaroslavi. Laŭdire minimume 43 personoj mortis.

 

    37 pasaĝeroj kaj 8 aviadistoj kaj stevardoj estis en la aviadilo. Nun savantoj trovis 26 kadavrojn ĉe la akcidenta loko kaj du vunditoj estas en serioza situacio.

 

    Laŭ la rusa federa aernavigada agentejo Rosaviatsiya, la nunaj informoj montras, ke la aviadilo malsukcesis en leviĝo kaj koliziis kontraŭ gvidlumilo ekster la dromo.

 

    Ĝis nun la kialo de la akcidento estas ankoraŭ ne klara, tamen la flughaveno diris, ke du probablaj kialoj kaŭzis la akcidenton: malbona funkcio de aparatoj kaj homa faktoro.

 

Redaktoro:Chen Ji

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng