2011-09-08
 Kostumoj desegnitaj kun ceramika elemento |
La 6-an de septembro en Zibo de Shandong-provinco inaŭguriĝis la 11-a Ĉina Internacia Ceremika Foiro. En la inaŭguro oni prezentis kostumojn desegnitajn kun ceramika elemento, por diskonigi ceramikajn kulturon kaj verkojn. Okazos en la foiro ekspozicio de modernaj bakfornoj, forumo pri novaj materialoj kaj monda aĉeta foiro de ceramikaĵoj, prezentante atingojn de ceramika, glazura, silka kaj novmateriala industrioj de Ĉinio.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|