Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la 15-a Ĉina Internacia Foiro pri Investo kaj Komerco
2011-09-08

 

 

    La 7-an de septembro, okazis inaŭguro de la 15-a Ĉina Internacia Foiro pri Investo kaj Komerco en Xiamen, ĉemara urbo de Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio. Ĝin ĉeestis pli ol 50 mil komercistoj el pli ol 100 landoj kaj regionoj kaj ĉi-jare oni instalis 3200 standojn.

 

    En tiu ĉi foiro, la kunlaboro de ĉeestantaj landoj pliviglas. Unuafoje sin montros kune al publiko la "kvin landoj de ora briko" — Ĉinio, Rusio, Suda Afriko, Brazilo kaj Hindio. Laŭdire, en tiu ĉi foiro, okazos 64 aktivadoj inkluzive de forumo, simpozio kaj tiel plu.

 

    La Ĉina Internacia Foiro pri Investo kaj Komerco estas unu el la plej grandaj aktivadoj por akceli internacian investon de la mondo. Laŭstatistike, dum la antaŭaj 14 foiroj, oni totale subskribis pli ol 14.3 mil interkonsentojn kaj la sumo por kunlaboroj superis 100 bilionojn da usonaj dolaroj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng