Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Nova resumo pri enhavoj de la socialismo kun ĉinaj trajtoj
2011-09-09

de LI JIE

 

 

    En la kunveno por celebri la 90-jaran datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, kunigis en sia parolo la socialisman sistemon kun ĉinaj trajtoj, la socialisman vojon kun ĉinaj trajtoj kaj la socialisman teorian sistemon kun ĉinaj trajtoj, kaj faris sciencan resumon. Ĝi estas nova resumo pri sciencaj enhavoj de la socialismo kun ĉinaj trajtoj farita laǔ la nova postulo por ĉiuflanke plenumi koncepton pri scienca disvolvado kaj transigi manierojn por ekonomia disvolvado.

 

    Post la 3-a Plena Sesio de la 11-a Tutlanda Kongreso de KPĈ oni faris resumon respektive pri la baza ekonomia sistemo kun ĉinaj trajtoj kaj pri la demokratia politika sistemo. Surbaze de la du sistemoj la parolo de Hu Jintao science resumis la socialisman sistemon kun ĉinaj trajtoj en jenaj tri flankoj.

 

    Unue, pri la enhavoj de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj: la unua estas, ke la demokratia politika sistemo kun ĉinaj trajtoj enhavas radikalan kaj bazan politikajn sistemojn. La sistemo de popola kongreso estas radikala politika sistemo. La sistemo de multpartia kunlaboro sub gvido de KPĈ kaj politika interkonsiliĝo, la sistemo de regiona aǔtonomeco de naciminoritatoj kaj la sistemo de aǔtonomeco de lokaj popolamasoj konsistigas la bazan politikan sistemon kun ĉinaj trajtoj. La dua estas, ke la leĝa sistemo kun ĉinaj trajtoj estas konsistiga parto de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj. La tria estas, ke la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj enhavas ankaǔ la bazan ekonomian sistemon kun publika posedsistemo kiel ĉefa parto kaj kuna disvolvado de diversaj posedsistemaj ekonomioj, kaj la ekonomian, politikan, kulturan, socian kaj aliajn sistemojn starigitajn surbaze de la radikala politika sistemo, baza politika sistemo kaj baza ekonomia sistemo.

 

    Due, pri la internaj rilatoj de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj la parolo diras: Ĝi estas interliga politika sistemo formiĝinta en la ekonomia, politika, kultura, socia kaj aliaj kampoj. Tio postulas, ke en konstruado de sistemoj oni devas kunordigi, konsideri kaj antaǔenpuŝi en la tuto gvidate de la baza principo de marksismo.

 

    Trie, pri la gvidprincipo por konstruado de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj la parolo elmetis "du premisojn" kaj "kvin utiligojn". La "du premisoj" estas "konformiĝi al la stato de Ĉinio kaj disvolvado de la epoko". La "kvin utiligoj" inkluzivas "utiligi por teni viglecon de la partio kaj ŝtato, eksciti aktivecon, iniciativon kaj kreivon de popolamasoj kaj la tuta socio, utiligi por liberigi kaj disvolvi sociajn produktofortojn kaj akceli ĉiuflankan disvolviĝon de ekonomio kaj socio, utiligi por konservi kaj akceli socian justecon kaj realigi komunan riĉiĝon de la popolo, utiligi por koncentri fortojn por fari grandajn aferojn kaj efike respondi diversajn riskojn kaj defiojn en la estonteco, utiligi por konservi nacian solidarecon, socian stabilecon kaj ŝtatan unuiĝon."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

* La aǔtoro estas vicdirektoro de la oficejo sub la Centra Komitato de KPĈ por esplori partiajn literaturojn.

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng