Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Mi servis kiel volontulino de ĉinlingva instruisto en Aǔstralio
2011-09-09

de ZHU RONGRONG

 

    Argentina verkisto Jorges Luis Borges diris: "La tempo ĉiam branĉiĝas kaj kondukas al sennombro da estonteco." Multaj aferoj ŝajne tre ordinaraj tamen estas memorindaj.

 


La aǔtoro (la 2-a de maldekstre) kaj asistanto-instruistoj de la lernejo

 

    Neniam mi pensis, ke mia unua laboro post diplomiĝo estas volontulino de ĉinlingva instruisto en la lernejo TIMBERTOP de Aǔstralio.

 

    En la unua leciono memprezentante mi skribis mian nomon sur blankan tabulon kaj diris al lernantoj, ke mia familia nomo Zhu signifa ruĝkoloron. Iu lernanto demandis pri la kialo. Mi respondis, ke la origina signifo de Zhu estas ligno kun ruĝa interno. Tio tre interesis la lernantojn. Sekve, alia lernanto demandis pri signifo de Rong, mia propra nomo. Mi diris, ke ĝi havas signifon de hibisko. Ili demandis ankaǔ pri la signifoj de siaj nomoj en la ĉina lingvo, mi ekzemplis kelkajn nomojn ofte uzatajn de fremdlandanoj, kia Jack. Mi diris, ke Jack en la ĉina lingvo havas eminentan kaj severan signifojn. Mi diris ankaǔ, ke preskaǔ la nomoj de ĉiuj ĉinoj havas belan kaj bonan signifojn, kaj entenas bondezirojn de gepatroj kaj maljuna generacio.

 

    Ĉinaj lingvo kaj kulturoj havas longan historion kaj ne estas klarigeblaj per kelkaj vortoj. Mi prezentis al la lernantoj dokumentan filmon "Wild China" por ke ili konu ĉinajn naturon, kulturon kaj medion. Mi rigardis kune kun ili la filmon "Herooj" kaj konigis al ili la ĉinan kulturon prezentitajn en la filmo. Tio vekis ilian grandan intereson tiel ke ili elmetu multajn demandojn post leciono.

 

    Krom konigo, mi atentis instrui ilin en praktikado. En iu socia praktikado kelkaj lernantoj ne volis kolekti branĉetojn restigitajn post arbohakado. Iu diris al mi: "Instruistino, vi iam diris, ke ĉina antikvulo diris: Ne postulu aliajn fari tion, kion vi ne volas." Pensinte iom da tempo, mi demandis ŝin: "Ĉu vi volas fali pro la branĉetoj, kiam vi kuris?" Ŝi respondis: "Ne volas." Mi diris: "Vi certe ne volas vidi, ke aliaj homoj falos ĉe ili, tial ni devas kolekti ilin."

 

    Aliafoje, kiam mi gastigis miajn lernantojn, mi preparis viandajn buletojn. Mi diris al ili: "La viandaj buletoj estas rondaj kaj havas signifojn de rekuniĝo kaj perfektiĝo. Mi esperas, ke ni ĉiuj estos perfektaj kaj feliĉaj kiel la viandaj buletoj. Vi scias, ke la 15-a de aǔgusto laǔ la ĉina luna kalendaro estas la ĉina tradicia Aǔtunmeza Festo. Tiutage ĉinoj ŝatas manĝi lunkukojn kun espero, ke ĉiuj familianoj estas kune, kiam la luno rondiĝas." Post longa tempo, kiam mi demandis ilin antaǔ kunmanĝado, kion ili volas, ili kune respondis: "viandajn buletojn kaj lunkukojn."

 

    Por mi estas neforgesebla la jaro pasigita en Aǔstralio. Mi kredas, ke interŝanĝoj kaj interkomunikado de Ĉinio kaj Aǔstralio estos pli facilaj dank' al penado de multaj volontuloj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

* La aǔtoro estas volontulino de ĉinlingva instruisto sendita de la Ĉina Ŝtata Oficejo por Ĉinlingva Instruado al Aǔstralio en 2010.

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng