2011-09-09
La monumento de Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko dimanĉe estis en la centro de manifestacio kontraŭ antisemitismo kaj ekstrema naciismo en Bjalistoko. La manifestacion por toleremo partoprenis la urbestro de Bjalistoko kaj esperantistoj kun verda flago. Kontraŭan flankon reprezentis grupo da viroj kun razitaj kapoj, skandanta rasismajn sloganojn. Libera Folio petis la Bjalistokan esperantiston Ela Karczewska rakonti pri la okazaĵoj. Jen ŝia raporto.
Hieraŭ laŭplane okazis en Bjalistoko la kontraŭrasisma kaj kontraŭantisemitisma manifestacio kaj "laŭplane" venis ankaŭ grupo de senkolaj, kalvaj friponoj por laŭte kriadi stultaĵojn.
Ĉe la monumento al Ludoviko Zamenhof proksimume 150-persona grupo de seriozaj demonstrantoj aplaŭdis la decidon de la friponoj forlasi nin. Forirante ili montris al ni pugnigitajn manojn, kaj ni laŭte ridegis. Okazis agrabla momento de vera venko.
Meze de la bildo trovu la verdan standardon. Portis ĝin komence la vicurbestro de Bjalistoko - prezidanto de LKK de la 94a UK kaj honora membro de Bjalistoka Esperanto-Societo -, Aleksandro Sosna, kaj poste eĉ pli alta ol li esperantisto, Konrado.
Inter ni estis la urbestro de Bjalistoko, parlamentanoj kaj multaj aliaj ne nur bjalistokanoj. Ni lasis 50 flavajn rozojn ĉe la monumento al Ludoviko, kies ideoj daŭre restas aktualaj por normalaj homoj.
Ela Karczewska
(el Libera Folio)
Redaktoro: Niu Xueqin
|