Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Agado de la Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj JOTE
2011-09-13

    La junularo togolanda aktivas multe por la evoluo de Esperanto en Togolando. Ĝi precipe informas tiujn, kiuj nenion scias pri la ekzisto de Esperanto. Post multaj aranĝoj oni finfine sukcesis partopreni televidan elsendon. La elsendo okazis vendredon, la 2-an de Septembro 2011 en la Nacia Televido Togolanda TVT. Tiu elsendo estis realigita nome de JOTE de ĝia Prezidanto GBEGLO Dzifa kaj de ĝia Vicprezidanto AYENA Tete. La elsendo komenciĝis je la deka horo. Unue ili al ĉiuj televidspektantoj kaj al la publiketo, kiu troviĝis en la halo de la televizio, kie okazis la elsendo prezentis la Esperantan lingvon. Ili parolis due pri ĝia historio. Ili respondis al multaj demandoj de la ĵurnalisto kiu ĉeestis la elsendon kiel, "En kiu lando oni parolas Esperanton?", "Kie oni povas lerni Esperanton?", "Kiun profiton oni povas havi lernante Esperanton?", "Kiam oni povas uzi Esperanton?"... GBEGLO Dzifa kaj AYENA Tete klopodis por sukcese respondi ĉiujn demandojn de la ĵurnalisto. Ili prezentis al la publiko per esperanta dialogeto al kio paroli Esperanton povas simili. Ili klarigis poste la dialogeton franclingve al la publiko. Ili ankaŭ lernigis al la publiko, kiel oni salutas en Esperanto kaj kiel oni diras "Ĝis revido". Finfine ili komunikis al la spektantoj la adresojn de la Afrika Centro Esperantista kaj la adreson de la retejo: http://fr.lernu.net/. La elsendo bone okazis. La publiko bone reagis kaj interesiĝis pri la lingvo. Eĉ post la elsendo, spektantoj kontaktis la estraron de JOTE por multon scii pri la lingvo. Pro la sukceso de tiu elsendo la estraro de JOTE estas jam aranĝanta alian.

 

    (La Prezidanto GBEGLO Dzifa)

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng