Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Malsupra Saksio kantas
2011-09-13

 

    Granda muzikprojekto en Malsupra Saksio (MS, Niedersachsen): Niedersachsen singt (Malsupra Saksio kantas). La projektantoj trovis Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbon kaj decidis registri parolon kaj kanton en la internacia lingvo. El la tuta federacia lando estas kolektitaj vere tipaj sonoj kaj kantoj kaj tiel ekestis la sonmaterialoj por la publika sonatlaso. Al la Esperanto-Centro venis du studentinoj el Göttingen por registri la kantadon de la Esperanto-klubanoj (popolkanto "De la bluaj montoj venas ni"). Krome en intervjuo kun Peter Zilvar ili petis la historion pri Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo. Jen la speciala hejmpaĝo kun la sonatlaso Muzikland (Soundscape).

 

    En la serĉkampon bv. entajpi Herzberg am Harz por aŭskulti la kanton kaj la intervjuon.

 

(el la Esperajto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng