2011-09-13 Sinjorino Pascale Gazareth, membro de la urba parlamento, transdonis mocion "pour une valorisation des liens entre La Chaux-de-Fonds et le mouvement espérantiste" (por valorigado de la ligoj inter la urbo La Chaux-de-Fonds kaj la esperantista movado). Tio okazis la 25-an de novembro 2010.
Mi renkontiĝis kun Sinjorino Gazareth kaj povis prezenti al ŝi Esperanton kaj transdoni al ŝi dosieron pri ĝi.
La 7-an de septembro la mocio estis traktita en la parlamento. Mi ĉeestis.
Unue Sinjorino Gazareth havis la parolvicon. Ŝi salutis la prezidanton kaj la parlamentanojn dirante: "Sinjoro Prezidanto, altestimataj gesinjoroj!" (Ŝi petis al mi la tradukon ĵus antaŭ la komenco de la kunsido).
Ŝi insistis pri la fakto, ke Esperanto apartenas al la kultura heredaĵo (patrimoine) de la urbo, pri la aspektoj pacdirekta kaj tutmonde malfermita, neŭtrala kaj internacia. Ŝi menciis la du rezoluciojn de UNESCO favorajn al Esperanto, la nombron de pluraj milionoj da parolantoj, la komunajn valorojn inter nia movado kaj la urbo La Chaux-de-Fonds. Ŝi menciis KCE-n kaj CDELI-n. "Esperanto trovis ĉi tie virojn kaj virinojn, kiuj agadas por ĝi." Ŝi menciis, ke la urba Konsilio intencas konigi pozitivan imagon de la urbo; Esperanto bonege kongruas kun tiu intenco. Esperanto estas originala, nekutima temo bonvena. Estas tutmonda reto, ekzistas la Esperanto-urbo Herzberg am Harz en Germanio. La decido de la urba parlamento povus esti konsiderata kiel danko al UNESCO, kiu metis la urbon inter siajn mondheredaĵojn. Konkrete la mocio sugestas, ke kelkaj paĝoj de la retejo de la urbo estu tradukotaj al Esperanto, ke estu tie ligoj al kelkaj Esperanto-paĝoj, ke estu tie ligoj al la retejo de UNESCO. Sinjorino Gazareth emfazis, ke la peto ne postulas multe da mono. Ŝi memorigis, ke la Kantona Konsilio akceptis mocion "Valorigi Esperanton" en la jaro 2009. Estas kaj loka kaj universala temo.
Due la parolvico estis al Sinjoro Veya, nome de la urba Konsilio (ekzekutiva).
Li anoncis, ke la Konsilio ne subtenas la mocion. Li pravigis tion dirante, ke la urba konsilio havas aliajn prioritatojn. Poste li menciis, ke estas proks. 10 mil personoj, kiuj parolas Esperanton kvazaŭ denaske, 100 mil parolas ĝin flue, proks. Unu miliono parolas ĝin porokaze. Li substrekis du aspektojn. Unue estas ligoj historiaj kaj kulturheredaj kun la urbo. Estas en la urba biblioteko CDELI, estis kontaktoj inter la urbo kaj KCE. Due temas pri filozofio, movado. Pro tiu aspekto la konsilio ne volas, ke la urbo estu ligita al tiu movado. La urbo ne povas aliĝi al la filozofio de la movado.
Ĉar la mociproponanto kaj la Konsilio ne samopiniis, komenciĝis larĝa debato. Ĉiu partio esprimis sin. La liberaluloj rifuzis la mocion, ĉar temas pri malrekta helpo, ĉar Esperanto malkreskas. La centra demokrata unio (kiu fakte estas tre dekstrema) rifuzis la mocion. La socialismaj inter si ne samopiniis. Reprezentanto de ili tre saĝe kaj prudente prezentis la fakton, ke la reago de la ĉeestantaro kontraŭ Esperanto estas enorma en rilato kun la modesteco de la peto, de la propono. Li rememorigis pri la kantona mocio de Sinjoro Bringolf (akceptita en februaro 2009 per 60 poraj voĉoj kontraŭ 41 kontraŭaj voĉoj, mi povis rediri al li la ciferojn ĵus antaŭ la kunsido) menciante, ke Sinjoro Bringolf dum longaj jaroj aktivis en la urba Konsilio de la urbo. "La Konsilio troigas la konsekvencojn de tiu mocio" li diris. "Ni devas montri toleremon".
Alia membro emfazis: "Esperanto ligiĝas al pacaj valoroj" "Ni volas deponi ŝtonon, komenci agadon. Ni subtenas la mocion."
Alia membro emfazis: "Ni ne povas skribi La Chaux-de-Fonds egalas Esperanton. Temas pri universala komunikado. Esperanto ekzistas en La Chaux-de-Fonds de jaroj, estas historia fakto. Ni petas malgrandan paŝon, malgrandan apogon. Ni subtenas la mocion."
Denove Sinjorino Gazareth rajtis parolis laste: "Ni petas pri kelkaj ligoj sur nia retejo, kelkaj vortoj, temas pri modesta peto. Ni volas promocii la pacon sen hegemonio. Ĉu vi ne povas aliĝi al tio....?"
Venis voĉdono:
Voĉdonis por: 16 membroj;
Voĉdonis kontraŭ: 12 membroj.
La mocio estas akceptita.
Por gratuli sinjorinon Gazareth, bv uzi ŝian adreson: pascale.gazareth @ unine.ch
Pli bone en la franca lingvo.
(Komuniko de Mireille Grosjean)
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|