Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Pri Tibor Sekelj kaj vikipedio en la Malferma Tago
2011-09-13

    La 35-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro atentos la 100-an datrevenon de Tibor Sekelj (1912-1988), pri kies multfaceta vivo prelegos la Esperanto-verkistino Spomenka Ŝtimec. La datreveno de Sekelj fakte estos en februaro, tiel ke la novembra Malferma Tago fariĝos enkonduko al la jaro, dum kiu okazos ankoraŭ multaj aliaj aranĝoj omaĝe al tiu fama mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto.

 

    Alia temo de la Malferma Tago estos Vikipedio, pri kies evoluigo kaj utiligeblo parolos d-ro Ziko van Dijk . Ekde majo ĉi-jare li estas prezidanto de Wikimedia Nederland, la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio kiu estras tiun ĉi liberan retan enciklopedion. En la posta tago en la CO okazos ankaŭ seminario por esperantistoj-vikipediistoj.

 

    En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng