Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Intervjuo kun Gregor Kneussel (Aŭstrujo)--esperantisto, germanlingva fakulo en Fremdlingva Eldonejo de Pekino
2011-09-13

de IVANKA STOYANOVA (Aminda)

 


Gregor Kneussel 

 

    Mi konatiĝis tute hazarde kun Gregor Kneussel. Dum tagmanĝo kun mia kolegino s-ino Tan Xiuzhu en nia oficeja manĝejo kaj kiel kutime ni parolis Esperanton. En unu momento mi kaptis la rigardon de juna viro, kiu tuj diris: ''O, vi parolas Esperanton. Mi jam laboras 7 jaroj ĉi tie kaj mi ne sciis, ke estas esperantistoj''.

 

    Gregor Kneussel estas aŭstro, 38 jara klera, inteligenta kaj sciema persono, kiu nun laboras kiel tradukisto de germana lingvo kaj mi ĉiam plezure parolas kun li.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiam kaj kiel vi eksciis pri la Internacia lingvo Esperanto?

 

    Gregor Kneussel: Kiam mi havis 15 jarojn, mi trovis malgrandan volapukan vortaron de la fino de 19-a jarcento, kaj kiel junulo tiu ideo, krei artefaritan lingvon, fascinis min, sed mi ankaŭ perceptis, ke la gramatiko de Volapuko estas tre malfacila, kiel la germana, kaj ŝajne neniu parolas tiun lingvon. Ĉirkaŭ unu jaro pli poste, mi malkovris la Aŭstrian Nacian Bibliotekon en la estinta imperiestra palaco. Ĝis tiam mi pruntis librojn en urba publika biblioteko, sed kompreneble la urbaj publikaj bibliotekoj ne havas tiel multe da libroj, kaj ankaŭ la labirinto de konstruaĵoj de la Nacia Biblioteko estas tre interesa. Unufoje en la Nacia Biblioteko mi vidis reklamon pri Esperanto. En la anoncado estis skribita, ke Esperanto estas neŭtrala, facile lernebla lingvo.

 

    La anoncado ankaŭ ofertis senpagan korespondan kurson de la lingvo. Tiam ankoraŭ ne estas interreto, oni devis sendi leterojn kaj ili petis se oni ankaŭ sendu poŝtmarkojn por respondo. Aranĝis la kurson la Esperanto-muzeo, kiu apartenas al la Nacia Biblioteko kaj estas la plej granda kolekto de planlingvoj en la mondo. Post kelkaj semajnoj mi povis legi kaj skribi Esperanton. Mia instruisto Herbert Mayer sendis al mi multe da materialoj pri la lingvo, broŝurojn kaj malnovajn revuojn. Tiam la plej bela revuo estis El Popola Ĉinio, do poste mi abonis ĝin. Kiel mi havas 15 aŭ 16 jarojn, la Esperanto- muzeo sciigis al mi, ke en Viena Universitato estas kurso pri interlingvistiko. Kvankam mi estis tro juna, la profesoroj Otto Back kaj Heiner Eichner permesis al mi partopreni en sia kurso, kaj mi lernis multe pri la historio de Esperanto kaj aliaj planitaj lingvoj, sed ankaŭ pri planado de naturaj lingvoj kiel moderna hebrea kaj romanĉa.

 

    Ivanka Stoyanova: Bv. prezenti vin al la legantoj de El Popola Ĉinio

 

    Gregor Kneussel: Mi studis ĉinologion – lingvon, historion kaj kulturon de Ĉinio. Mi interesiĝas pri lingvoj kaj ankaŭ pri historio kaj politiko de Azio.

 

    Ivanka Stoyanova: Vi laboras en Fremdlingva eldonejo. Kia estas via laboro?

 

    Gregor Kneussel: La Fremdlingva Eldonejo en Beijing publikigas librojn en pli ol kvindek lingvoj, inkluzive en la germana. Mi laboras kiel tradukisto kaj redaktisto. Strangeco en Ĉinio estas, ke arego da tradukistoj tradukas de sia denaska lingvo en alilandan lingvon; en aliaj landoj, tiu estas rigardata kiel tre nekutima, nefakula aŭ eĉ neebla, sed ĉi tie, multaj ĉinoj tradukas en aliajn lingvojn. En la germanlingva fako de nia eldonejo, mi estas la sola denaska parolanto de la germana, sed miaj kolegoj kaj mi tradukis ĉion de la ĉina en la germanan.

 

    Ivanka Stoyanova: Ĉina lingvo ludas gravan rolon en via vivo. Kiam por unua fojo vi vizitis Ĉinion ? Ĉu dum via 7-jara restado en Pekino la vivo de ĉinoj multe ŝanĝiĝis?

 

    Gregor Kneussel: En 1992 mi por unua fojo vizitis Ĉinion. Tiam mi pensis, ke mi povus viziti kaj vidi ĉion en tri monatoj da ferioj, do mi rapide vojaĝis de unu al alia loko. Estis interesege, sed ankaŭ tre streĉante. Tiam mi estis lerninta iomete da ĉina kaj mi povis paroli kelkajn vortojn, sed mi komprenis nenion, do ne estis facile vojaĝi tra la lando. Dum tiu vojaĝo mi decidis studi la ĉinan lingvon, historion kaj kulturon. Poste, mi studis en Beijinga Universitato dum du jaroj, kaj en 2004 mi eklaboris ĉi tie. Multege ŝanĝiĝis en Ĉinio ekde 1992. Plej evidente eĉ por vizitantoj en Beijing estas konstruado kaj trafiko. Antaŭe, praktike ne estis privataj aŭtoj, sed nur busoj, taksioj, kelkaj armeveturiloj kaj evidente arego da bicikloj. Ankaŭ hodiaŭ estas biciklistoj – mi mem ĉiutage iras laborejen bicikle, tra la ĉiutaga matena trafikŝtopiĝo. La urboj en Ĉinio kreskas tre rapide, kaj la trafikilsistemo ne atingas. La socio estas pli aperta ol tiam, sed ankaŭ plu necerta. Pro sia ekonomia kreskado, Ĉinio nun ankaŭ pli gravas por eŭropaj landoj, ol antaŭ dek aŭ dudek jaroj

 


Zhang Changsheng, Ivanka Stoyanova kaj Gregor Kneussel dum la kunveno okaze de la 60-a jariĝo de ĈEL 

 

    Ivanka Stoyanova: Laŭ vi kia literaturo plej ofte legas en Ĉinio? Ĉu ekzistas en Pekino librovendejo por originalaj libroj en fremdlingvoj, kaj se jes, en kiuj lingvoj?

 

    Gregor Kneussel: Mia impreso estas, ke la nuntempaj legkutimoj de la ĉinoj estas tre multspecaj. Mi ne estas fakulo pri literaturo, sed evidentas kelkaj tipaj ĉinaj ĝenroj de nuntempa ĉina literaturo, ekzemple historiaj romanoj kaj fantaziaj romanoj pri antikvaj batalherooj. Tiaj verkoj tamen ne estas aŭ malmultaj estas tradukitaj en aliajn lingvojn, do ili estas nekonataj en aliaj landoj. En la lastaj jaroj, romano "Lang tuteng" (Lupa totemo) de Jiang Rong (pseŭdonimo de Lü Jiamin) furoris en Ĉinio. Mi opinias ke ĝi ne estas skribita bone, ĝia stilo estas banala kaj la karakteroj estas malprofundaj; Lü Jiamin ja ankaŭ ne estas verkisto, li estas ekonomiisto kaj "Lupa totemo" estas lia sola romano. Tamen la romano gravas pro du motivoj: Unue, ĝi emfazas la gravecon de la naturmedio kaj la ekologian egalpezon; due, liaj herooj ne estas ĉinoj en mallarĝa senso, sed mongoloj, anoj de nacimalplimulto en Ĉinio. Tiu romano ankaŭ estis tratukata en kelkajn aliajn lingvojn, sed laŭ mia scio ankoraŭ ne esperantigita. Por la ĉinoj, la plej grava fremdlingvo estas la angla. Eĉ studentoj, kiuj studas aliajn lingvojn aŭ objektojn, uzas multan tempon por studi la anglan, ĉar sen paroli la anglan ne estas facile trovi okupon. Tamen mankas bonaj metodoj por studi lingvojn. Multaj lernantoj ekzemple studas la anglan por ekzamenoj, ne nepre por praktike uzi ĝin, do ankaŭ ne vere povas uzi la lingvon.

 

    Antaŭe, mi nur sciis la grandan Fremdlingvan Librovendejon en Wangfujing, la fama aĉetadbulvardo de Beijing, kie vendiĝas importitaj libroj, ĉefe anglaj, sed estas ankaŭ grandaj bazaroj, kie troveblas malnovaj libroj en ĉiuj lingvoj. Antaŭ kelkaj jaroj, en orienta distrikto de Beijing, apertiĝis "Bookworm" (laŭvorte librovermo, aŭ libromaniulo), kombinaĵo de trinkejo, restoracio, biblioteko kaj librovendejo; estas tre agrabla loko, kaj ili preskaŭ ĉiutage organizas prelegon, prezentadon de literaturo aŭ muziko, sed bedaŭrinde ĉiuj eventoj estas anglalingvaj.

 

    Ivanka Stoyanova: Kio plej multe impresas vin en Ĉinio?

 

    Gregor Kneussel: La multeco de loĝantaro, la amplekso de la teritorio, la riĉeco de kulturo kaj la grandeco kaj rapideco de ŝanĝo. Estas tiom multe da malnovaĵoj por malkovri kaj lerni, kaj ĉiutage aperas novaĵoj. La antikveco kaj historio de Ĉinio, la kreskado kaj rapida ŝanĝo de Ĉinio fascinas min.

 

    Ivanka Stoyanova: Laŭ mia scio vi estas lingvomaniulo - kiaj lingvojn vi parolas?

 

    Gregor Kneussel: Mi studis multajn, sed mi ne parolas multajn lingvojn. En mezlernejo, mi lernis la anglan, rusan kaj latinan. En universitato, mi studis la ĉinan kaj kelkajn aliajn lingvojn, inkluzive de lingvoj de nacimalplimultoj de Ĉinio. Min plej interesas lingvoj, kies strukturo tre diferencas de mia denaska lingvo, la germana, kiel la ĉina, aŭ eĉ la araba. En la ĉina, la vortoj neniam ŝanĝas: verboj ne ŝanĝiĝas laŭ tempo aŭ persono, substantivoj ne ŝanĝiĝas laŭ kazo aŭ nombro; decidiga estas vortordo kaj helpvortetoj. Ankaŭ la fonetiko de la ĉina estas interesa por eŭropanoj: la vortoj havas tonojn, tiu signifas, ke la ŝanĝo de tonalto en vorto diferencigas ties signifon, ekzemple shū signifas "libro", shù "arbo". En la araba, preskaŭ ĉiuj vortradikoj estas nur tri konsonantoj; por morfologio la parolantoj enmetas vokalojn kaj aligas afiksojn, ekzemple

 

    K-T-B signifas "skribi", aKTuBu "mi skribas", KaaTiBun "skribisto" aŭ "verkisto",KiTaaBun "libro" k.t.p.

 


Matthias Mersch (Germanio), Gregor Kneussel (Aŭstrio) kaj Ivanka Stoyanova (Bulgario) tagmanĝas en la oficeja manĝejo 

 

    Ivanka Stoyanova: Vi diris al mi, ke vi longtempe ne parolis Esperanton, sed laŭ mi vi parolas sufiĉe bone, eĉ mi povas diri perfekte. Ĉu vi subtenos mian opinion, ke kompare de aliaj lingvoj, Esperanto ne estas forgesebla lingvo?

 

    Gregor Kneussel: Mi tre longtempe ne parolis Esperanton kaj vere forgesis multe. La strukturo de Esperanto estas interesa, ĉar estas libera. Se propozicio estas gramatike kaj sence senerara, tiam ĝi estas ĝusta. Se oni lernas aliajn lingvojn, oni ofte aŭdas: "Jes, konformas la regulojn, sed oni ĝuste ne diras tiel." En Esperanto, la gramatiko estas simpla, kaj oni povas uzi ĝin tre kreeme, do eble oni ne tiel facile forgesas paroli la lingvon. Ekzemple, se oni forgesis la vorton "veki", oni ankaŭ povas diri "maldormiĝigi".

 

    Ivanka Stoyanova: Kiaj estas viaj planoj por la sekvaj jaroj? Ĉu vi intencas daŭre labori en Ĉinio?

 

    Gregor Kneussel: La interŝanĝo inter Eŭropo kaj Ĉinio interesas min, sed labori pri tiu oni povas kaj en Ĉinio kaj en Aŭstrio. Mi ne vere havas planon pri la sekvaj jaroj.

 

    Por diri la veron, mi ne scias multe pri la Esperanto-movado ĉi tie. Plej gravas uzi la lingvon, kaj mi tre ĝojis konatiĝi kun multaj ĉinoj, kiuj parolas Esperanton bone kaj uzas ĝin ofte.

 

    Ivanka Stoyanova: Viaj bondeziroj al la legantoj de El Popola Ĉinio.

 

    Gregor Kneussel: Interŝanĝo kun aliaj popoloj kaj landoj, lernado de ties historio kaj kulturo estas iloj por progreso. Esperanto helpas lerni pri la mondo kaj espereble eĉ ŝanĝi la mondon. Al la legantoj de EPĈ mi deziras ĉion bonan..

 

    Ivanka Stoyanova: Mi dankas al vi pri la intervjuo kaj bondeziras al vi sukcesan, longan restadon kaj pli profundan konon de Ĉinio kaj verki libron pri Ĉinio.

 

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng