2011-09-13
Daŭra senpluveco estigis mankon de trinkakvo al 3 milionoj da homoj kaj 1.56 milionoj da bovoj en Yunnan-provinco, sudokcienta Ĉinio, diris lokaj aŭtoritatoj en dimanĉo.
Laŭ informo de la provinca meteologia buroo, la averaĝa pluvokvanto ĝis la 7a de septembro de tiu ĉi jaro estis 668 milimetroj, je 22 procentoj malpli ol tiu en antaŭaj jaroj.
De junio ĝis aŭgusto, grava periodo por kreskado de agrikulturaj plantoj, la tuta pluvokvanto estis 427 milimetroj, je 28% malpli ol tiu en la antaŭaj jaroj.
La kontinua sekeco ruinigis ĉirkaŭ 61,333 hektarojn da agrikulturaj plantoj, senakvigis pli ol 60 riverojn, kaj elĉerpis 300 akvokonservejojn kaj basenojn.
Ĉinio jam asignis 30 milionojn da juanoj (ĉirkaŭ 4.6 milionoj da usonaj dolaroj) por mildigi la senpluvecon.
Samtempe la provinco elspezis 369 milionojn da juanoj kaj mobilizis 3.05 milionojn da homoj aliĝi al batalo kontraŭ la sekeco en la trafitaj areoj.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|