Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio konfesas, ke la Nacia Transira Konsilio de Libio estas la reganta aŭtoritato de Libio
2011-09-14

 
Libia ambasadorejo en Ĉinio kun nova nomo

 

    La 12-an de septembro Ma Zhaoxu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke tiutage Ĉinio anoncis al la Nacia Transira Konsilio de Libio ĉinan decidon pri agnosko al ĝi.

 

    Ĉinio konfesas, ke la Nacia Transira Konsilio de Libio estas la reganta aŭtoritato de Libio kaj reprezentanto de la libia popolo, volas klopodi kune kun ĝi por antaǔenpuŝi glatan transiron kaj disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Libio, kaj esperas, ke ĉiuj traktatoj kaj interkonsentoj subskribitaj de la du landoj estos plu validaj kaj serioze efektivigotaj.

 

    Respondeculo de la Nacia Transira Konsilio de Libio diris, ke la libiaj popolo kaj Nacia Transira Konsilio ĝojas pro ĉina agnosko al la Nacia Transira Konsilio. La Nacia Transira Konsilio alte taksas ĉinajn pozicion kaj rolon, praktike observos ĉiujn traktatojn kaj interkonsentojn subskribitajn de la du landoj, firme sekvos la politikon de unu Ĉinio, bonvenigos Ĉinion partopreni en rekonstruado de Libio kaj kune kun Ĉinio antaǔenpuŝos stabilan kaj daǔran disvolviĝon de la rilatoj inter Libio kaj Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng