Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Elektronikaj libroj
2011-09-14

 

 

    En februaro 2010 ni komencis kompili kaj enretigi elektronikajn librojn (e-librojn). Nuntempe ĉi tie estas ok senpagaj e-libroj, unu aĉetebla e-libro (elŝutebla por konatiĝo kiel provlibro), kaj du numeroj de La Ondo de Esperanto en la dosierformoj (formatoj) pdf kaj epub.

 

    Oni povas legi pdf-librojn en divers-specaj kaj divers-celaj komputiloj helpe de la senpaga legoprogramo Adobe Reader kaj de aliaj similaj programoj, troveblaj en la reto.

 

    Ĉi tiuj libroj utiligas la teknologion de la “elektronika papero”; epub-librojn oni legas per multaj (sed ne ĉiuj!) specoj de legiloj (angle: e-book). Sed oni povas legi epub-librojn en komputilo helpe de, ekzemple, senpaga programo Adobe Digital Editions kaj de aliaj legoprogramoj. La uzantoj de Fajrovulpo (Firefox) povas legi epub-librojn en ĉi tiu retumilo helpe de la senpaga kromprogramo EPUBReader, kiu havas, interalie, fasadon en Esperanto.

 

    La elektronikaj libroj, elŝuteblaj ĉi tie, estas nur por privata legado, ne por pludistribuo. Oni ne rajtas sen permeso de la aŭtoroj/tradukintoj kaj de la eldonejo Sezonoj republikigi ilin plene aŭ fragmente en iu ajn papera kaj elektronika formoj. Se niaj libroj plaĉas al vi, diskonigu la adreson de ĉi tiu paĝo.

 

    Viajn komentojn, proponojn kaj demandojn sendu al ni retpoŝte.

 

    La plej nova libro, Palto de Gogol, estis aldonita la 9an de septembro 2011.

 

(el http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php)

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng