2011-09-14
 Vizitantoj kaj la ekzemplero de la balena ŝarko |
La 11an de septembro debutis Yangyang, plastigita ekzemplero de balena ŝarko (Rhincodon typus) sur piedira strato Dashang de la urbo Dalian, Liaoning-provinco.
La ekzemplero, longa je 6 metroj kaj peza je 2 tunoj, estis farita dum du jaroj per avangarda biologio-plastiga tekniko. La organizanto de la eksponado esperas, ke pli da homoj konu maron kaj marajn estaĵojn kaj konsciu la gravecon de protekto de ekologia medio.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|