Wen Jiabao celebris Aŭtunmezan Feston kune kun maljunuloj
2011-09-14
Wen Jiabao interparolas kun maljunulino.
Wen Jiabao ludas bilardon kune kun maljunuloj.
La 12-an de septembro, okaze de la ĉina tradicia Aŭtunmeza Festo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao venis al la 1-a Socia Hejmo de Maljunuloj en Pekino por viziti tieajn maljunulojn. Li ankaŭ donis bondezirojn al la tutlandaj maljunuloj.