Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Italio petas Ĉinion aĉeti ĝiajn obligaciojn
2011-09-14


La itala registaro petis Ĉinion fari signifan aĉeton de ĝiaj obligacioj. 

 

    La ĵurnalo Financial Times raportis, ke la itala registaro petis la suverenan trezoran fonduson de Ĉinio aĉeti "signifan" sumon da ĝiaj obligacioj.

 

    Lou Jiwei, ĉefo de la Ĉina Investa Kompanio (ĈIK), renkontiĝis kun itala financa ministro Giulio Tremonti kaj la ŝtato-poseda banko Cassa Depositi e Prestiti lastsemajne dum sia vizito al Romo, laŭ nedifinitaj italaj oficistoj, la ĵurnalo Financial Times diris.

 

    Italaj registaraj oficistoj ankaŭ renkontiĝis kun la ĈIK kaj Ŝtata Administracio de Devizoj, la reguliga institucio de devizaj rezervoj de Ĉinio, en Pekino antaŭ du semajnoj, la raporto diris.

 

    La profito de italaj obligacioj atingis rekordon lastatempe. La 10-jara obligacio estis aŭkciita kontraŭ la profito de 5.57 procentoj hieraŭ, markinte la alton en la lastaj kvin semajnoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng