2011-09-14
 La du poŝtmarkoj "Sola ĉevalrajtanto en mil lioj" kaj "En nokto legi la libron 'Printempo-Aŭtuno'" |
La 12-an de septembro Ĉina Poŝto emisiis serion da specialaj poŝtmarkoj el du pecoj kaj unu mini-poŝtmarko pri "Guan'gong".
"Guan'gong" havas veran nomon Guan Yu (160-220), naskiĝis en Yuncheng de Shanxi-provinco, Ĉinio, estis fama altranga oficiro en lastaj jaroj de la Orienta Han-dinastio (25-220 p. K.). Guan Yu estis kompetenta kaj en militarto kaj en literaturo, kaj pro tio li estis diigita de posteuloj kaj fariĝis homo kultita de ĉinaj popolanoj. Li estas honore nomita Guan'gong, "gong" en la ĉina lingvo signifas respektindan sinjoron.
La du poŝtmarkoj temas pri batalanta kaj leganta Guan'gong, respektive havas titolojn "Sola ĉevalrajtanto en mil lioj" (lio estas ĉina mezurunuo pri longeco, egalanta duonan kilometron) kaj "En nokto legi la libron 'Printempo-Aŭtuno'". La du poŝtmarkoj kostas po 1.2 juanojn kaj la mini-poŝtmarko ses juanojn.
Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji
|