Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio deziras helpi ŝuldoŝarĝitan Eŭropon
2011-09-15


Ĉina ĉefministro Wen Jiabao (maldekstre) kaj Klaus Schwab, fondinto kaj ĉefadministranto de la Monda Ekonomia Forumo, ĉeestas al la malfermo de la jarkunveno "Novaj Ĉampionoj 2011". 

 

    Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en merkredo, ke Ĉinio deziras helpi ŝuldoŝarĝitan Eŭropon per pliiĝo de siaj investoj.

 

    "Ni zorgas pri la malfaciloj alfrontataj de la eŭropa ekonomio jam de longa tempo, kaj ni ripetas nian deziron etendi la helpan manon kaj pliigi nian investon," Wen Jiabao diris en la malfermo de la jarkunveno "Novaj Ĉampionoj 2011" de la Monda Ekonomia Forumo, la tri-taga evento okazanta en la urbo Dalian, Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio.

 

    Wen Jiabao ankaŭ urĝis, ke la Eŭropa Unio agnosku la statuson de Ĉinio kiel merkata ekonomio, kaj esperis, ke ĝiaj gvidantoj rigardos la rilatojn inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio per kuraĝa kaj strategia vido.

 

    "Surbaze de la regularo de la Monda Komerca Organizo, la plena merkat-ekonomia statuso de Ĉinio estos agnoksita antaŭ la jaro 2016. Se landoj de la Eŭropa Unio montros sian sincerecon pli frue je kelkaj jaroj, tio povus reflekti nian amikecon," li diris.

 

    Wen Jiabao aldonis, ke li esperas, ke lia planita kunsido kun gvidantoj de la Eŭropa Unio en la venonta monato povos atingi trarompon en tiu ĉi flanko.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng