2011-09-15
 Generalo Santi Bonfanti surbrustigas ordenon al Wang Jian, estro de la inĝeniera bataliono de la ĉina packonserva trupo. |
La 13-an de septembro 335 oficiroj kaj soldatoj de la 8-a ĉina packonserva trupo en Libano ricevis Honoran Ordenon de Paco de UN. La disdona ceremonio de la ordeno okazis en sidejo de la inĝeniera bataliono de la ĉina packonserva trupo en la vilaĝo Henniyeh en suda Libano.
En la ordenodona ceremonio generalo Santi Bonfanti, vickomandanto de la provizora trupo de UN en suda Libano, faris parolon en la nomo de Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN. Li plene aprobis la 8-an ĉinan packonservan trupon pro ĝia kontribuo por la paca afero de Libano kaj alte laŭdis la gravan rolon de Ĉinio en la longtempa internacia packonserva agado.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|