2011-09-15
 La ekspozicio altiras al si instruistojn kaj studentojn de la Ŝtata Surikov-belarta Instituto en Moskvo.
|
La 13-an de septembro inaŭguriĝis en Moskvo Pentraĵa Ekspozicio de Famaj Pentristoj de Shaanxi-provinco, Ĉinio, titolita "Chang' an-a Spirito". En ĝi eksponiĝis 40 pentraĵoj de 30 Shaanxi-aj pentristoj, iliaj verkoj enkorpigis la plej altan pentradan nivelon de tiu regiono. La ekspozicio estas ankaŭ la unua fojo por tieaj pentristoj kolektive eksponi siajn pentraĵojn en Moskvo post la jaro 1949.
Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji
|