2011-09-15
 Vizito en la foiro |
La 14-an de septembro inaŭguriĝis la Ŝanhaja Arta Foiro de 2011 kun la temo “Arto estas riĉaĵo”. En la foiro partoprenis 155 galerioj el 12 landoj kaj regionoj, kiaj Ĉinio, Usono, Germanio, Francio, Italio, Kanado, Danio, Japanio k. a.
En la foiro, la plej granda en Azio kaj kiel speciala aktivado de la ĉi-jara ĉina internacia arta festivalo en Ŝanhajo, estas komercataj miloj da olepentraĵoj, tradiciaj ĉinaj pentraĵoj, gravuraĵoj, skulptaĵoj, akvareloj, fotografaĵoj, ornamaĵoj, argilaĵoj kaj porcelanaĵoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|