Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto-Ekzamenoj en/el Togolando
2011-09-15


De la dektro al la maldekstro: Gbeglo Koffi, Sagbadjelou Kokou, Attiogbe-Agbemadon B. Mensah Kaj Doumegnon Koffi en la stabo de TIET-o 

 

    La 10-an de septembro 2011 kunvenis la stabo de TIET-o (la TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando), la eduka fako de UTE (la Unuiĝo Togolanda por Esperanto) kaj samtempe la ILEI-Sekcio en tiu ĉi lando. La diskutoj koncernis la laborojn en la Instituto Zamenhof, la paŝojn de TIET-o en la lerneja jaro 2011-2012 en siaj roloj de eduka fako de UTE kaj la ILEI-Sekcio, kaj ankaŭ la instruajn laborojn de ACE (la Afrika Centro Esperantista). La sekvaj vortoj koncernos nur la ekzamenojn de TIET-o kaj ACE.

 

    1. Ekzamenoj de TIET-o organizataj

 

    Estas du kategorioj de ekzamenoj:

 

    a) Ekzamenoj naciaj

 

    TIET-o havas tri nivelojn: la unuanivelan (bazan), la duanivelan (mezan) kaj la trianivelan (superan). Pria gvidilo estas nun verkata.

 

    b) Internaciaj ekzamenoj

 

    En sia rolo de la ILEI-sekcio en Togolando, TIET-o organizas ankaŭ la internaciajn ekzamenojn de ILEI/UEA. Temas pri la elementa kaj meza ekzamenoj. Pro tio ĉiuj membroj de la stabo de TIET-o estas rajtigitaj ekzamenantoj de IEK (la Internacia Ekzamena Komisiono).

 

    2. Ekzamenoj de ACE organizataj

 

    La laboroj de ACE koncernas al la tuta Afriko. Ĉar ĝi transprenis laborojn de Hans BAKKER, ĝi zorgas ankaŭ pri la kurso FEREZ, per kiu Hans lernigis Esperanton al afrikanoj. Krome, ACE havas proprajn kursojn. Kaj ankaŭ ACE ekzamenas.

 

    a) Ekzameno pri kurso FEREZ

 

    La kurso okazas pli perkoresponde ol surloke. Ĝi konsistas el 22 lecionoj, kies finlernado ebligas al la lernanto havi tre bonan nivelon por trapasi ekzamenojn supre menciitajn kaj havi diplomojn. Tamen ankaŭ ACE donas diplomon pri finstudo de la kurso FEREZ. Por havi la diplomon, oni finstudu la tutan kurson el 22 lecionoj, kaj poste fari resuman taskon, kies temon proponas ACE.

 

    b) Ekzamenoj laŭ la normoj de ALTE

 

    Simpla kompareto de ekzamenoj diversaj okazantaj ekster Esperantujo en Afriko kaj Eŭropo montras, ke la nomoj de la ekzamenoj sur ambaŭ kontinentoj estas samaj en ĉiu el la lingvoj oficialaj uzataj en Afriko. Tiel, ekzemple estas la diplomo BAC (abiturienta diplomo) en Francio, kaj BAC ankaŭ en Togolando, Benino, Kotdivuaro, ktp. La testojn de tiuj ekzamenoj proponas togolandanoj por togolandanoj, francoj por francoj, beninanoj por beninanoj, ktp. Nur la nomoj estas samaj, sed la enhavo de la testoj ne. Eble tial la diplomoj havas ne samajn valorojn. BAC-diplomoj en iuj landoj estas pli aprezataj ol tiaj diplomoj en aliaj landoj. Ĝuste tiel okazas nun inter la KEFR-ekzamenoj kaj la KER-ekzamenoj.

 

    La KEFR-ekzamenojn organizas KCE (la Kultura Centro Esperantisto), kaj la KER-ekzamenojn "ITK/UEA/edukado.net". La diplomoj estas A1, A2, B1, B2, C1 kaj C2. Dum KCE organizas la ekzamenojn por ĉiuj ses niveloj, nur tri (B1, B2, C1) okazas ĉe la alia. Neniu volas rekoni la diplomojn de la aliaj. Ĉu estas dubo pri la valoro de la diplomoj de unu organizo? Tia hezitado okazas ankaŭ en Afriko pri la diplomoj supre menciitaj ekster Esperantujo afrika. Ĉar tia kaĉo jam ekzistas, ankaŭ ACE ŝatus havi siajn ekzamenojn laŭ la normoj de ALTE. Tiel ACE organizos ĉiujn ses ekzamenojn laŭ la normo de ALTE kunlaborante kun eksterafrikaj esperantistoj tre spertaj pri tiaj aferoj.

 

    Afrikaj esperantistoj rajtas havi siajn diplomojn Esperantajn, kaj tial ne devas atendi ke nur eksterafrikaj esperantistoj tiucelajn ekzamenojn organizu por ili. Afrikanoj mem zorgu ankaŭ pri tio kaj jen la kunveno de TIET-o de la 10-a de septembro 2011 starigis la bazon por tio. ACE nun havas la taskon rilati kun afrikaj esperantistoj, ke tiuj ekzamenoj okazu regule.

 

(el http://www.liberafolio.org/)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng