2011-09-15 Laŭ informo de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, en Liulin de Shaanxi-provinco oni elfosis raran bronzan spegulon de Han-dinastio (202 a. K.—220 p. K.). Samtempe elfosiĝis ankaŭ fera hakilo kaj dek kvin pecoj da argilaĵoj.
Arkeologo de la Fengxiang-a Muzeo diris, ke la spegulo estis trovita, kiam la lokaj loĝantoj fosis la teron proksime al tombo de Han-dinastio por instali elektrajn kablojn, kaj ke ĝenerale bronzaj speguloj de Han-dinastio havas epigrafojn el kvar, ok aŭ dek du ideogramoj, tamen oni trovis, ke sur la nove elfosita spegulo estas 48 ideogramoj, kaj pro tio la spegulo fariĝas rara.
La arkeologoj ankoraŭ ne konis la posedanton de la tombo, tamen ili diris, ke la nove trovita tombo kontribuos al la studado de la diskonigo de la ĉina kulturo laŭ la antikva Silka Vojo, kiu en antikveco estis porkomerca itinero al Centra Azio.
Redaktoro: Chen Ji |