Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Mondaj Pacludoj
2011-09-16

 

    En 1983, Yves Angelloz publikigis libron sub la titolo "Jeux Mondiaux de la Paix" (Mondaj Pacludoj). Tiam, kadre de SAT-Amikaro, mi rilatis kun li. Jam tiutempe, Yves Angelloz bone komprenis la valoron de Esperanto kaj la rolon, kiun ĝi povus ludi en lia projekto, kies celo estas "Unuigi la homojn sub la signo de Sporto, Kulturo kaj Humanismo." Tio estas tute konforma al la filozofio de Esperanto. Vidu la emblemon kun la vortoj "Sporto -- Kulturo -- Humanismo -- Ekonomio -- Politiko" originale en la franca, kaj en Esperanto traduko.

 

    Inter la subtenantoj troviĝis la usona kantistino Joan Baez -- "la folkmuzika reĝino" --, la franca profesoro Albert Jacquard (ankaŭ subtenanto de Esperanto), la brazila ĉefepiskopo Dom Helder Camara, la organizaĵo Lions Club International, la kebeka kantisto Maxime Leforestier, la katolika pastro Abbé Pierre (abato Petro -- Henri Grouès), la sudafrika anglikanisma ĉefepiskopo Desmond Tutu, la fama franca vulkanologo Haroun Tazieff, Danièle Mitterrand, edzino de la franca prezidento, ktp.

 

    Bedaŭrinde, pro aliaj okupoj, iom post iom perdiĝis la kontakto. Intertempe okazis multaj aferoj. La mondo eksciis pri financaj skandaloj ligitaj al sporto, sed pri kiu la sporto mem evidente ne kulpas, pri koruptado, pri dopado kaj uzado de drogoj fare de famaj sportistoj, kiuj tre rapide fariĝis ŝajnhomoj, malsanegaj kaj malfortegaj, eĉ antaŭ ol povi nature kaj plensane maljuniĝi, ktp.

 

    Mi rekontaktis Yves antaŭ kelkaj semajnoj por sugesti ideon, ekzemple okazigon de Mondaj Pacludoj kadre de internaciaj Esperanto-kongresoj aŭ aliaj Esperanto-eventoj, ekzemple, kaj precipe, de la Universala Kongreso de Esperanto (UK) aŭ de la Internacia Junalara Kongreso (IJK). Se la afero ne estos ebla en 2012 en Hanojo por la UK, aŭ en Naha, ĉefurbo de la Okinava insulo en Japanio por la IJK, estos tre verŝajne eble okazigi almenaŭ kunvenon por interesatoj pri la ideo, eĉ eventuale modestan sportan aranĝon. Grandegaj aferoj foje komenciĝis treege modeste.

 

    Inverse, nenio malebligas havi Esperanto-aranĝon, aŭ minimume inform-standon, prezentaĵon, kadre de Mondaj Pacludoj por publika diskonigo kaj popularigo de ambaŭ movadoj. Eblas ankaŭ krei tiuteman interretan liston, grupon aŭ blogon.

 

    Yves tute favoras al la ideo kaj aprobas la sugeston: “La Mondaj Pacludoj povus esti eksperimenta laboratorio por komprenigi al la ĝenerala publiko la simplecon de lernado kaj inteligentecon de la lingvo kreita de Zamenhof.“

 

    Temas efektive pri tereno sur kiu ĝis nun apenaŭ esprimiĝis Esperanto kaj kie ĝi povus ludi praktikan kaj interesan rolon. Certe ekzistas sportistoj, sportemuloj, ŝatantoj de san(ig)a sporto en la Esperanto-movado: "Sana spirito en sana korpo". Certe ekzistas Esperantoparolantoj, kaj Esperanto-lernantoj, kiuj ne trovis ĝis nun sian vojon en la popularigo de la Internacia Lingvo: ĉiu el ili nepre trovu sian ĝustan lokon, sian plej valor-(ig)an rolon. Temas pri rolo komparebla, ekzemple, kun tiu, kiun nekontesteble ludis kaj ludas Floreal Martorell en popularigo de Esperanto-muziko kaj -kanzono per la kreo de Vinilkosmo, aŭ pri aliaj iniciatoj tutmonde utilaj : la fondo de la Internacia Akademio de Sciencoj de San Marino fare de prof. Helmar Frank, de Vikipedio fare de Chuck Smith, de la sociala retejo Esperanto.com fare de Dima Ŝevĉenko, de la Filmfestivalo fare de Aleksander Osincev, de e@i fare de junuloj, kaj multaj aliaj.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng