2011-09-16
 TPK-prezidanto Wu Bangguo sincere manpremas rusan ĉefministron Vladimir Putin.
|
Vespere de la 14-a de septembro Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK), kaj rusa ĉefministro Vladimir Putin intervidiĝis en Moskvo, ĉefurbo de Rusio.
Wu Bangguo diris, ke la ĉina flanko ĉiam prenas disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio kiel prioritaton de sia politiko pri eksteraj aferoj, traktas la duflankajn rilatojn laŭ la strategia kaj longtempa konsidero, kaj volas klopodi kune kun Rusio por senĉese profundigi la ambaŭflankajn rilatojn, pli bone protekti komunajn interesojn kaj feliĉigi la du popolojn.
Vladimir Putin komplete aplaŭdis la taksadon far de Wu Bangguo pri la dulandaj interrilatoj kaj la de li elmetitan proponon pri profundigo de la komerca kunlaboro de la du landoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|