Okazis en Rusio la Rondtabla Konferenco pri Junulara Entrepreno-fondado de Ŝanhaja Kunlabora Organizo
2011-09-16
En la konferenco
La 13-an de septembro, inaŭguriĝis en la urbo Irkutsk de Rusio la Rondtabla Konferenco pri Junulara Entrepreno-fondado de Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj pli ol cent entreprenistoj el la landoj de Ŝanhaja Kunlabora
Organizo diskutis pri subtenado de junulara entrepreno-fondado kaj akcelado de kunlaboro de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kio montras ilian volon por plifortigi kunlaboron.