Ekspoziciiĝas kaligrafaĵoj de majstroj dum la Revolucio de 1911
2011-09-16
Vizitanto fotas verkon de Sun Jatsen.
La 14-an de septembro ekekspoziciiĝis en Nacia Muzeo en Pekino kaligrafaĵoj de majstroj dum la Revolucio de 1911.Organizantoj elektis 120 kaligrafaĵojn kaj leterojn de majstroj el historiaj objektoj en la muzeo por celebri la 100-an jariĝon de la Revolucio de 1911. Multaj eksponaĵoj ekspoziciiĝas unuafoje kaj troviĝas en la ekspozicio 32 verkoj de Sun Jatsen.