Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Restaĵoj de 19 oficiroj kaj soldatoj de ĉina ekspedicia armeo estis enterigitaj en Tengchong
2011-09-16


Eskortantoj de cindro de la 19 martiroj malrapide iras al la tombejo. 

 

    La 14-an de septembro restaĵoj de 19 oficiroj kaj soldatoj de ĉina ekspedicia armeo kontraǔ Japanio transportitaj el Birmo estis enterigitaj en tombejo de martiroj en la gubernio Tengchong de Yunnan-provinco. Miloj da homoj, inkluzive de posteuloj de veteranaj soldatoj kaj generaloj de la ekspedicia armeo, transmaraj ĉinaj elmigrintoj, samlandanoj en Hongkong, Makao kaj Taiwan, kaj tengchong-anoj el diversaj rondoj kolektiĝis en la tombejo por funebri la martirojn de la ĉina ekspedicia armeo kontraǔ Japanio.

 

   La 14-a de septembro estas memortago de reakiro de Tengchong. Tiutage antaǔ 67 jaroj la ĉina ekspedicia armeo reakiris Tengchong post sanga batalo kun japana armeo. En la tombejo de martiroj estis enterigitaj ĉinaj oficiroj kaj soldatoj mortintaj en reakiro de Tengchong. Nun la 19 martiroj revenis al sia patrolando kaj ripozas kune kun siaj kunbatalantoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng