Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
NASA disvolvas profundspacan raketon
2011-09-16


Desegnaĵo de profundspaca raketo kun la nomo Spaco-lanĉa Sistemo, aŭ SLS, akirita de Reuters el NASA en la 14a de septembro, 2011, montras, ke ĝi leviĝas sur la lanĉ-platformo. 

 

     En merkredo la usona spaciala agentejo NASA (Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio) publikigis planojn pri profundspaca raketo por transporti astronaŭtojn al la luno, Marso kaj aliaj cellokoj ekster la Internacia Spaco-stacio.

 

    La Spaco-Lanĉa Sistemo, aŭ SLS, estos dezajnita por konduki la spacveturilon Orion Multipurpose Crew Vehicle, kaj ankaŭ gravan kargon, ekipaĵon, kaj sciencajn eksperimentojn al tera orbito kaj cellokoj. Krome SLS servos kiel rezervaĵo por komerca kaj internacia partnera transportado al la Internacia Spaco-stacio.

 

    "La lanĉa sistemo kreos alt-salajrajn usonajn laborojn, certigos kontinuan usonan gvidadon en spaco, kaj inspiros milionojn da homoj de la mondo," adminstranto de NASA Charles Bolden diris. "Prezidento Obama kuraĝigis nin esti sentimaj kaj havi grandan revon, kaj tio estas ĝuste kion ni faras nun ĉe NASA. Mi fieris pri flugo en spacoveturilo, kaj nun infanoj povas revi pri piedirado sur Marso."

 

    La SLS-raketo inkluzivas teknikajn investojn el la programoj de Spacoŝipo kaj Konstelacio por utiligi la provitan hardvaron kaj avangardan ilaron kaj manufakturan teknikon, kio signife reduktos disvolvan kaj funkciigan kostojn.

 

    La unua disvolva flugo, aŭ misio, estos lanĉita en la fino de 2017, laŭ NASA.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng