Posttagmeze de la 27-a de aŭgusto Ŝanhaja Esperanto-Asocio okazigis salonon, en kiu partoprenis pli ol 30 esperantistoj. S-ro Li Zhongming gvidkantis La Espero, Ji Cunfang instruis al la ĉeestantoj la kanton Jasmenfloro. La prezidanto Wang Minhao gvidis konversacian lecionon.
ŜEA en sep jaroj okazigis tian salonon, laŭkutime ĝi okazis en lasta dimanĉo de ĉiu monato .