Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Fondiĝis en Pekino la unua verda ekranego
2011-09-16

De Rao Pei

 


Verdaj arboj en Fangshan distrikto. 

 

    Frue de aŭgusto okazigis Pekina Adminisrtracio pri Pejzaĝoj kaj Forstumo rezultan kunvenon pri projekto de fonto de sabloj en Pekino kaj Tianjin. En la kunveno oni diris, ke Yanqing-gubernio de Pekino jam plantis forston en Longqingxia, fondante la unuan verdan ekranegon kontraŭsablan. Enla pasintaj 10 jaroj, Pekino plantis entute arbojn de 367,200 hektaroj, kiuj formis verdan ŝirman forston de 200 kilometroj kontraŭ enlanda kaj eksterlanda sablon.

 

    La ekranego egale larĝas 1600 piedpilkajn ludkampojn

 

    Laŭ plano de la projekto, distriktoj Changping, Huairou, Pingu, Miyun, Yanqing kaj Mentougou devis esti regitaj per arba plantado, regado de herbejo, konstruado de akva projekto kaj ampleksa regado de malgranda baseno por konservi akvon kaj eviti la perdon de akvo kaj tero.

 

    La unua ekrenego proksimiĝas al Hebei-provinco kaj larĝas ĉirkaŭ 1600 piedpilkajn ludkampojn kun la kapablo por malhelpi sablojn el Interna Mongolio, Shanxi, Hebei kaj Yanqing.

 

    Sur la monto jam estas densaj arboj, kiuj povas redukti sablojn. Tie ĉi troviĝas ankaŭ densa herbejo sub la arboj. Wang Shuqin, vicdirektoro de Yanqing-a Buroo pri Pejzaĝoj kaj Forestumo, diris, ke por planti arbojn sur rokplena monto, oni boris truojn per driloj, transportis teron kaj arbetojn per ŝnuroj kaj ĉerpis akvon el putoj ĉe la montpiedo.

 

    Pekino plantis arbojn de 367,200 hektaroj

 

    Dum la pasintaj 10 jaroj, Pekino plantis arbojn de 367,200 hektaroj, kiuj formis verdan ekranegon de 200 kilometroj por malhelpi sablon enlandan kaj eksterlandan.

 

    Laŭ statistiko de Pekina Administracio pri Pejzaĝo kaj Forestumo, nun 71.35% de la montoj de Pekino estis arbarigita kaj la forstoj jam kovris 51.75% de Pekino, je 14% kaj 10% multiĝis kompare kun tiu en 2000 respektive. La denseco de negativa oksigena jono en aero duobliĝis kompare kun tiu antaŭ kiam la projekto komenciĝis.

 

    Tero el aliloke estis profunda je 60 centimetroj

 

    "Rigardu la arbaron! Sur la herbejo estas nur ovalaj ŝtonetoj," Wang Shuqin diris, "Estas malfacile planti arbojn ĉi tie. Ni ŝutis teron de aliloke sur ŝtonetojn." Ŝi diris, ke tie estis dezerta tero farita de rivero. En la 1980-aj jaroj, konstruantoj fosis 30 grandajn sablajn kavojn kun la profundeco de 30 metroj, kaŭzinte sablan venton kaj fariĝis tiu loko la fonto de sabloj. De 2003, ĉi tie estas malpermesate fosi sablon.

 

    Oni transportis teron de aliloke kaj ŝutis ĝin sur la dezerton. Por malrapidigi venton kaj malhelpi sablomovn, oni elektis specialajn arbojn efikajn kontraŭ trosekeco kaj dezerteco. Post eksperimentoj, poploj, ulmoj kaj soforoj estis elektitaj kaj ili efike haltigas sablomovon. Oni plantis ankaŭ hipofeojn kaj oleastrojn por pliigi enspezon de kamparanoj.

 

    Wang Shuqin diris, ke sablaj tagoj malmultiĝis rimarkinde. En 2005 bonaj tagoj estis 76% de la tuta jaro kaj en la pasinta jaro ili konsistigis jam 83% de la tuta jaro.

 


Laborantoj falĉas herbojn. 
 

Densaj arboj en parko de centra Pekino. 
 

Forstumita loko de suda Pekino. 
 
 
Yong Dingmen verda zono.
 

Verdejo en stratetoj en Pekino. 
 

Laborantoj plantas arbojn. 
 
 
Arboj fariĝas foreto.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng