2011-09-16
La 15-an de septembro, ankaŭ la 18-an de la 8-a monato laŭ ĉina luna kalendaro, okazis granda tajdo ĉe Qiantang-rivero kaj cent miloj da vizitantoj el diversaj lokoj venis al Zhejiang-provinco kaj spektis la tajdon. Laŭ statistiko la tajdo altis 1.9 metrojn. Je la 10-a de la 1-a horo posttagmeze la tajdo flusis kaj batis la riverbordon, prezentante grandiozan spektaklon al vizitantoj. Qiantang-rivera tajdo estas la plej granda tajdo en Ĉinio kaj la plej bona tempo rigardi ĝin estas ĉirkaŭ la 18-a de la 8-a monato laŭ ĉina luna kalendaro.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|