2011-09-16
 Antaŭ la bronza statuo de Sun Jatsen, Sun Suifang (meze) donacas sian kaligrafaĵon "La tuta mondo kiel unu komunumo" al Boai-gubernio. |
La 14an de septembro sur la placo Zhongshan, Boai-gubernio, Jiaozuo-urbo, Henan-provinco okazis ceremonio, en kiu Sun Suifang, nepino de Sun Jatsen, senvualigis la bronzan statuon de Sun Jatsen.
Ĉi-jare estas la 100-jara jubileo de la Revolucio de 1911, gvidata de D-ro Sun Jatsen. Por propagandi la patriotismon de Sun Jatsen, Sun Suifang elspezis monon por fandi 100 statuojn de Sun Jatsen el bronzo, kaj donacis ilin al elementaj kaj mezaj lernejoj kaj universitatoj elektitaj tutmonde. Ĉi-foje ŝi donacis la 60-an statuon.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|