Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉu bona aŭ mava lingvo? Debato kaj voĉdono
2011-09-19

 

    Kadre de la aranĝo Eŭropa Tago de Lingvoj oni lanĉis retan diskuton pri la flegado de nia lingvo. La bazo de la diskuto estas la debato inter Renato Corsetti akademiano kaj puristo kaj Jorge Camacho neologismema poeto kaj verkisto. La interesa kaj amuza debate okazis kaj estis filmita dum la Hispana Kongreso en Laŭrenco Eskoriala, en julio 2011.

 

    La organizantoj invitas vin spekti la debaton kaj partopreni en la reta diskuto kun voĉdoneblo pri la temo.

 

    La debato estas anoncita kiel oficiala aranĝo de la lingva kampanjo de la Konsilio de Eŭropo, listigita sur ilia paĝaro kaj sekvata de la organizantoj. Ankaŭ tial estas grave ke vi partoprenu kaj oni povu poste anonci viglan aktivadon kaj multnombran partoprenon flanke de nia komunumo.

 

    La filmitan debaton kaj pliajn ligojn al koncernaj materialoj vi povas vidi en la FILMEJO.

 

    La komentado kaj voĉdonado okazas en la FORUMO. Dankon por via partopreno.

 

(el www.edukado.net)

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng