Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Posteuloj de martiroj en la Revolucio de la Jaro 1911: nia hodiaŭa vivo estas akirita pro sinofero de antaŭuloj
2011-09-19

de LU MEI

 


Wen Guojie (maldekstre), nepo de Wen Shengcai, membro de la Unuiĝinta Lojaleco-Societo, rakontas historion pri martiroj. 
 
 
Posteuloj de martiroj en la Revolucio de la Jaro 1911 serĉas la nomon de siaj antaŭuloj sur la monumento en la tombejo Huanghuagang de 72 martiroj.

 

    En la 8-a de aprilo 1911, kiam la 10-a armita ribelo de la Unuiĝinta Lojaleco-Societo (tiama revolucia organizo) estis en kovado, unu membro de la societo estis mortigita pro murdo de Guangdong-a generalo Fu Qi. Poste, li estis enterigita en la tombejo de 72 martiroj en Huanghuagang. Lia nomo estis Wen Shengcai.

 

    Cent jarojn poste, 76-jara maljunulo rakontis al gejunuloj el diversaj lokoj la la sangan batalon de revoluciaj antaŭuloj dum la Revolucio de la Jaro 1911, kaj tion li faris jam de 22 jaroj. Li estas Wen Guojie, nepo de Wen Shengcai.

 

    En la 27-a de aprilo 1911, 28-jara Du Fengshu perdis sian vivon en la Guangdong-a Ribelo, la 10-a armita ribelo de la Unuiĝinta Lojaleco-Societo. Lia kadavro estis enterigita kune kun aliaj 71 martiroj en la tombejo Huanghuagang.

 

    Ĉiujare en tiu dato lia nevo Du Qiaolong kune kun sia edzino venis al la tombejo Huanghuagang por funebri lin, kaj post tio ili iris al la antaŭa domo de la familio en Fang-vilaĝo por kulti lin. Du Fengshu estis la unua filo de la familio Du, liaj edzino kaj filo forpasis antaŭlonge, dum liaj juna frato, nevo kaj nepo ĉiam tenas lin en la memoro, kaj eĉ en ordinaraj tagoj la geedzoj Du Qiaolong ofte venas al la tombejo por vizitado.

 

    En la 11-a de julio grupo da raportistoj el la ĉeftero kaj la Taiwan-a insulo de Ĉinio venis al la tombejo Huanghuagang, kaj tie renkontiĝis kun posteuloj de pluraj martiroj en la Revolucio de la Jaro 1911.

 

    Klariganto de la tombejo Li Lihua konigis, ke ĉiujare ĉ. tri milionoj da homoj venis el diversaj lokoj al la tombejo Huanghuagang por montri respekton al la revoluciaj martiroj kaj okaze de la 100-a datreveno de la Revolucio de la Jaro 1911, venis tien pli da vizitantoj.

 

    En la tombejo Huanghuagang majestas monumento pri la Revolucio de la Jaro 1911 starigita en la jaro 1934. Ĝi altas je 3.92 metroj kaj larĝas je 1.82 metroj. Sur ĝia fasado legiĝas la vortoj "Notoj pri la revolucio en la 29-a de marto de la jaro 1911 en Kantono" kaj sur la dorso estas la nomlisto de la martiroj. Ĝi estas la plej granda monumento de Kantono.

 

    Du Qiaolong venis antaŭ la monumenton. Li levis la kapon kaj rigardis la nomon de sia onklo. "Li oferis sian vivon al la revolucio, kaj pro tio ni ege ferias!"

 

    Jarcento jam forpasis, sed en la hejmo de multaj el ili estas portreto de la antaŭuloj, kies idealo, ankoraŭ senĉese kuraĝigas ilin.

 

    Wen Guojie kaj aliaj posteuloj de martiroj iniciate fondis en julio de 1989 la federacion de posteuloj de la martiroj de la Unuiĝinta Lojaleco-Societo kun la celo heredi kaj disvastigi la idealon de la martiroj kaj fari patriotisman edukadon al novaj generacioj.

 

    "Mi volontas respondi ĉiujn demandojn elmetitajn de novaj generacioj, kaj precize konigi al ili tiun ĉi historion." Kiel prezidanto de la federacio, Wen Guojie elspezis multe da tempo kaj energio por kolekti historiajn materialojn, fari prelegojn en diversaj manieroj, kaj tio estas vaste ŝatata de gejunuloj.

 

    Ĉi-jare, diverssociaj rondoj solene memorigas la 100-an datrevenon de la Revolucio de la Jaro 1911, kaj ankaŭ Kantono, kiel startpunkto de la Revolucio de la Jaro 1911, okazigis diversajn memorajn aktivadojn. Pro tio, posteuloj de martiroj en la Revolucio de la Jaro 1911 sentis ĝojon kaj konsoliĝon en la koro. Luo Jinchu, nepo de Luo Yukun, unu el la 72 martiroj en la tombejo Huanghuagang, diris: "Antaŭ cent jaroj niaj antaŭuloj sekvis s-ron Sun Jatsen kaj donis sian vivon por renversi la feŭdan regadon, kaj havigis al ni la hodiaŭan vivon per sia propra vivo, ni dankas ilin pro ilia senegoisma sinofero."

 

    Wen Guojie diris: "Niaj antaŭuloj verŝis sian sangon kaj oferis sian vivon por prosperigi Ĉinion,kaj kompare kun tio, la laboro, kiun ni faras, ne menciindas. La agado de niaj antaŭuloj instruas nin kaj kuraĝigas nin senĉese antaŭen iri."

 

    ---------------------------------------------------

 

    Revolucio de la Jaro 1911:

 

    En la jaro 1911 eksplodis en Ĉinio la kapitalisma demokratia revolucio pro serioza koruptiĝo de la imperiestra kortego de la dinastio Qing (1644-1911),senbrida invado de imperiismo kaj pluapaŝa grandiĝo de la nacia kapitalismo de Ĉinio. La celo de la revolucio estis renversi la tiranan regadon de la dinastio Qing, savi la nacion el danĝero de pereo, realigi la nacian sendependiĝon, demokration kaj potenciĝon. La gvidanto de tiu ĉi revolucio estis la Unuiĝinta Lojaleco-Societo kun Su Jatsen kiel la ĉefo. Tiu ĉi revolucio finis la imperiestran aŭtokratan regadon, kiu superregis Ĉinion dum pli ol du mil jaroj, kaj estas rigardita kiel granda revolucia movado.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng