Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
KER-atestiloj en Braziljo: virtuala interveno dum la reala festo
2011-09-19


KER-atestiloj feste enmanigitaj en Braziljo kun virtuala ĉeesto de Katalin Kováts 

 

    La 18an de septembro, antaŭtagmeze Katalin Kováts faris fulmrapidan ir-revenan vojaĝon al Brazilo por ĉeesti la liveradon de la KER-atestiloj al la 23 sukcesintoj de la juliaj ekzamenoj en urbo Braziljo. Tiu mirindaĵo eblis pro la progreso de teknologio, pere de Skajpo.

 

    La transdono de la atestiloj okazis dum la 14a Jara Renkontiĝo de TEK-Taguatinga Esperanto-Klubo, urbo apuda al Braziljo, je la ĉeesto de ĉirkau 80 lokaj esperantistoj, en la registara mezlernejo Ave Branca (blanka birdo), la sama ejo kie okazos la 47ª Brazila Kongreso de Esperanto, januare de 2012. Inter ĝuoj kaj ĝojoj, diversaj artaj prezentoj kaj prelegoj, la evento estis plensukcesa.

 

    Esperanto-Asocion de Braziljo reprezentis ĝia Prezidanto Profesorino Maria das Dores Goes. La fakto ke la preparlaboroj, la okazigo de la KER-ekzamenoj kaj la transdono de la lingvoatestiloj okazis en lernejoj signas irindan vojon por la kapabligo de Esperanto-instruistoj en Brazilo.

 

    Gratulojn al ĉiuj aktoroj de tiu sukcesa evento.

 

    Raportis Josias Barboza, Braziljo

 

    www.lernejajklasoj.net

 

(http://www.edukado.net/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng