2011-09-19 de FU ZHIGANG
 Kitto |
Kitto estas filipinano, tamen li havas mirindan rilaton kun Ĉinio. En la komenco de la 1970-aj jaroj, li vizitis Ĉinion kiel studento-reprezentanto de Filipinoj. Pro puĉo en Filipinoj, li restis en Ĉinio por dekkelkaj jaroj. En la jaro 1986 li revenis al Filipinoj kaj poste iris al Usono por lernado. Neatendite, ke en la fino de la 1980-aj jaroj li denove venis al Ĉinio kaj laboris kiel ĵurnalisto de Usona Brodkasta Kompanio. En la fino de la lasta jaro li kaj lia ĉindevena edzino emeritiĝis kaj revenis al Manilo, kaj li plu okupiĝas pri esploro kaj prelegoj de la filipina-ĉinaj rilatoj.
Dum dekoj da jaroj li vizitis multajn lokojn de Ĉinio, tamen la vojaĝo al Lasao en la jaro 2006 estas plej neforgesebla. "Ĝi estas mirinda loko," li rememoris kun emocio. En la jaro 2006 li restis dek tagojn en Lasao por laboro. La surloka brodkasto de Potala-palaco, en kiu li partoprenis, estis sukcesa kaj multe ŝatata de aŭskultantoj.
Li opiniis, ke Tibeto posedas unikan kulturon, kaj la lokanoj estas komplezaj kaj grandanimaj. En Lasao li kaj liaj kolegoj ricevis fortajn subtenojn kaj afablan akcepton de la Oficejo de Tibeta Aŭtonoma Regiono pri Eksteraj Aferoj . "Ĉie ni estis bonvenigitaj de tibetaj gejunuloj per dancado, precipe tibetaj manĝaĵoj," diris li, "de mateno ni manĝis poefagaĵon, eĉ hamburgeroj estis farĉitaj per poefagaĵo." Restoracioj kun sichuan-a gusto estis ĉie videblaj, tial oni povis manĝi tipajn sichuan-ajn pladojn tie.
 Nova tibeta vilaĝo |
Li rimarkis, ke post la paca liberiĝo de Tibeto, la ĉina registaro faris grandan sumon da investo en Tibeto, precipe al la infrastrukturo, inkluzive de fervojo, ŝoseo kaj aviado, kiuj disvolviĝas pli rapide post la jaro 2006. Ankaŭ tibetstilaj domoj mirigis lin. Sur la vojo de la flughaveno ĝis la urba centro, li vidis vicojn da bonordaj tibetstilaj domoj. De aspekto oni povis senti bonhavecon de la domoposedantoj. Li opiniis, ke pliboniĝo de la tibeta vivmedio estas kompakte ligita kun helpo kaj investo de la centra registaro de Ĉinio.
 Akvokuirado per sunenergio |
Li komentis, ke Lasaon karakterizas lokaj konstruaĵoj, precipe tiuj ĉirkaŭ Potala-palaco, kaj samtempe ili estas modernaj kaj reflektas la ekonomian disvolviĝon de Tibeto. Li diris, ke li ne povas distingi hanajn kvartalojn de la tibetaj, ĉar la du etnoj harmonie kunekzistas kaj trankvile vivas.
La tibeta kuirado tre interesis lin. "Ĉie troveblas malgrandaj sunenergiaj kuiriloj, kaj ĉiuj familioj faras kuiradon apudvoje, kaj sub la kuirpoto estas sunkolektilo simila al televidila ricevilo. Vere estas spektaklo," li diris. Dank' al la natura avantaĝo lokanoj plene utiligas sunenergion.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|