2011-09-19
 Kontraǔjapanaj veteranaj soldatoj en la ekspozicio |
La 18-an de septembro en la Memoriga Muzeo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo inaǔguriĝis la ekspozicio "Atestaĵoj pri Japana Agreso al Ĉinio" memore al la 66-jara datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo kaj la 80-jara datreveno de la "Evento en la 18-a de Septembro".
La eksponaĵoj konsistas el tri partoj: "Atestoj de historiaj fotoj", "Refrakto de militaj objektoj" kaj "Opono kontraǔ milito kaj beno de paco". La ekspozicio per pli ol 600 historiaj objektoj kaj 133 fotoj montris krimojn de la japanaj armeoj agresintaj Ĉinion kaj dezirojn de pacamaj japanoj de diversaj rondoj pri ilia opono kontraǔ la agreso kaj beno por paco. La ekspozicio daǔros ĝis la 31-a de marto 2012.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|