Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Koni Turfan de Xinjiang per elterigitaj mumioj
2011-09-19

de GUO PIANQING

 


Mumio eksponata en la Turfan-a Muzeo  
 

Mumio eksponata en la Turfan-a Muzeo 

 

    Dum la 12-a Vinbera Festivalo en Turfan estis unuafoje malfermita al la publiko la ekspozicio de mumioj en la Xinjiang-a Muzeo en Turfan.

 

    La eksponataj mumioj havas historion de mil jaroj, inter ili estas mumioj de ŝamanoj, mumiino trovita en tomboj Subeixi en la gubernio Shanshan kaj mumio trovita en la tombo de geedzoj Zhang Ning en Tang-dinastio (618-907). Tiuj valoraj ekzempleroj de homa korpo kaj historiaj objektoj kvazaǔ kondukis vizitantojn al Turfan en pratempo kaj ree prezentis scenojn de homaj produktado kaj vivado kaj la socian staton en la antikveco. Ili ankaǔ liveras riĉajn materialojn por scienca esplorado en antropologio, historio, arkeologio kaj patologio.

 

    Oni diris, ke jam antaǔ 30-40 mil jaroj en Turfan-baseno estis postsignoj pri agadoj de homoj. Ekde la bronzepoko iliaj piedsignoj ekzistis tra la tuta Turfan. En Turfan ĉirkaǔata de montoj kaj kun riĉa sablo ofte ventis kaj malofte pluvis, kaj la klimato estis alttemperatura kaj seka. Dank’ al tio kadavroj de tieaj antikvuloj kaj iliaj postlasaĵoj estas bone konservitaj.

 

    Turfan estas loko kun plej multe da kadavroj de antikvuloj en la mondo. La kadavroj antaǔ 3200 mil jaroj trapasis periodojn de Printempo kaj Aǔtuno (770 a.K – 476 a.K), Militantajn Regnojn (475 a.K – 221 a.K), Han-dinastion (206 a.K – 220), Vej-dinastion (220-265), Ĝin-dinastion ((265-420), Sudajn kaj Nordajn Dinastiojn (420-589) kaj Tang-dinastion (618-907). Krom la kadavroj estis elterigitaj ankaǔ produktiloj, vivbezonaĵoj kaj kulturaj objektoj.

 

    Turfan troviĝanta en trafika centro de Eǔropo kaj Azio estas loko nepre trapasita de antikvaj nomadaj tribanoj, kiam ili migris al aliaj lokoj. Glateco de la silka vojo faciligis renkontiĝon de ĉinaj kaj eksterlandaj komercistoj kaj monaĥoj en Turfan. Tial en Turfan estas kadavroj kaj postlasaĵoj de diversnaciaj kaj diverslandaj popolanoj en la antikveco kaj Turfan fariĝis loko kun plej multe da kadavroj de antikvuloj en la mondo. Dank' al siaj historia kaj kultura enhavoj kaj riĉaj kulturaj objektoj Turfan altiras al si amason da amatoroj de historio kaj arkeologio ĉiujare.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng