Internacia Festivalo pri Varm-aeraj Balonoj en Hangzhou, Ĉinio
2011-09-19
Diverskoloraj varm-aeraj balonoj
La 17-an de septembro inaŭguriĝis en Qiandao-lago de urbo Hangzhou, Ĉinio Internacia Festivalo pri Varm-aeraj Balonoj. En ĝi pli ol 20 diverskoloraj varm-aeraj balonoj faris prezentojn. Qiandao-lago estas unu el la ĉefaj okazejoj de la Dua Monda Distra Ekspozicio, kaj la balona festivalo estas ĝia grava parto. En la 20-a kaj 21-a vizitantoj eĉ povos persone flugi per la balonoj.