2011-09-19
Laŭ la informo de la Nacia Buroo de Statistiko (NBS), pluraj urboj raportis pli malaltan aŭ senŝanĝan domo-prezon en aŭgusto pro kelkaj rimedoj por malvarmigi la merkaton.
Aŭguste en 46 el 70 statistikitaj ĉefaj urboj la domo-prezoj falis aŭ restis senŝanĝaj de unu monato, komparante kun 31 urboj en julio, NBS diris en la raporto.
En 16 urboj la prezoj de novaj domoj aŭguste falis kompare kun tiuj en julio, kiam la prezoj falis en 14 urboj. Samtempe la prezoj en 30 urboj restis senŝanĝaj laŭ la NBS.
26 urboj raportis, ke en aŭgusto malnovaj domoj kontinue prezfalis kompare kun en julio. Prezoj de malnovaj domoj restis senŝanĝaj de julio ĝis aŭgusto en 17 urboj.
En la plej freŝa rimedo por regi la domo-prezojn, la Ŝtata Konsilantaro, Kabineto de Ĉinio, postulis, ke lokajn registarojn establi rego-celon de novdomaj prezoj surbaze de ekonomia kresko kaj altigo de disponebla enspezo.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|