2011-09-19
 S-roj Li Weilun, Laŭlum kaj instruistinoj de la elementa lernejo Yongtai en la Esperantologia Seminario en Tianjin |
La 1-an de septembro en Pekino la elementa lernejo Yongtai refoje malfermis E-kursojn por duastudjaraj lernantoj. Gvidas la kursojn Li Weilun, eksprezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, kaj aliaj du instruistoj de la lernejo. Ili en ĉiu semajno donas unuhoran lecionon al pli ol 240 lernantoj en ok klasoj.
En marto de 2011, la elementa lernejo unuafoje malfermis E-kurson. La lernejo invitis Li Weilun, la eksan prezidanton de la Pekina E-Asocio kaj profesoron de la Pekina Fremdlingva Universitato kiel instruiston. Estas menciinde, ke s-ro Li en la aĝo de pli ol 70 jaroj senpage instruas la lingvon en la lernejo, krom tio li ankoraŭ gvidis nedevigajn E-kursojn en sia universitato. Ekde 1980 li komencis gvidadon de E-kurso en sia universitato. Pri la lernigado en la elementa lernejo s-ro Li opiniis, ke post duon-semestra lernado la lernantoj jam bone posedas la lingvon. Li ankaŭ informis ke la lernejo nun planas funkciigon de aliaj postlecionaj kursoj por lernantoj super-triastudjaraj.
Por pli bone koni la lingvon Esperanto kaj interŝanĝi informojn kaj sperton pri E-lernigado, de la 12-a ĝis la 15-a de aŭgusto du estraranoj kaj tri Esperantaj instruistoj de la elementa lernejo vizitis Tianjin por partopreni la Esperantologian Seminarion de Orienta Azio. Tie ili interŝanĝis lernigajn spertojn kun aliaj E-instruistoj kaj akiris novajn informojn pri lernigaj metodoj.
(Wang Yanjing)
Redaktoro: Chen Ji
|