Okazis la 1-a Konkurso de Pentraĵoj de Pekinaj Infanoj pri Malpermeso de Narkotaĵoj
2011-09-19
La konkursantaj geknaboj elmontras pentraĵon kreitan ĉeloke.
La 17-an de septembro, okazis la premio-dona ceremonio de la 1-a Konkurso de Pentraĵoj de Pekinaj Infanoj pri Malpermeso de Narkotaĵoj en la parko Tera Altaro, kaj 39 pentraĵoj estas honoritaj per la unua, dua, tria kaj rimarkinda premioj. Tiu ĉi konkurso daŭris 3 monatojn kaj en ĝi partoprenis pli ol 1700 pentraĵoj de pekinaj infanoj kun la temo "geknaboj kaj sintezaj narkotaĵoj".