Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Kial la Komunista Partio de Ĉinio povas altiri junajn studentojn
2011-09-19

de GU HAILIANG

 


Pli ol 750 studentoj de la Profesia instituto de Fervoja Inĝenierio en Shaanxi faras solenan ĵuron ĉe aliĝo al la partio.

 


Ĵur-ceremonio en la Sanming-a Instituto en Fujian

 

    Laǔ statistiko de rilata departemento, en la jaro 2009 aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) 2971 mil homoj, inter kiuj estas 1185 mil studentoj, kiuj konsistigas 38.5% de la totala nombro de la novaj KPĈ-membroj en tiu jaro. Por multaj studentoj aliĝo al KPĈ estas grava elekto en la vivo. Alproksimiĝo al la partia organizo jam fariĝis evidenta trajto de studentoj en ilia kreskado.

 

    Kial KPĈ povas altiri junajn studentojn?

 

    Batalaj travivaĵoj de KPĈ kaj brilaj atingoj de reformado kaj pordmalfermo estas ĉefa bazo por altiri studentojn. La batalaj travivaĵoj de KPĈ en la pasintaj 90 jaroj estas granda kaj daǔra gvidforto, ĝiaj glora tradicio kaj granda afero en la historio de tempo al tempo transformiĝas en realan edukan riĉfonton kaj instigas studentojn. La brilaj atingoj de reformado kaj pordmalfermo spertitaj de studentoj en ilia kreskado plifortigis altiron de la partio. La sukcesa okazigo de Pekinaj Olimpikoj kaj la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, provo de la granda tertremo en Wenchuan la 12-an de majo 2008, rapida kreskado de ĉina ekonomio en la fono de la monda financa krizo kaj aliaj realoj sentigas al studentoj: “La serio da grandaj atingoj kaj rimarkindaj eventoj montris firman gvidpozicion kaj elstarajn kapablojn de KPĈ. Ni fieras por vivi en la epoko.” Laǔ ĉi-jara enketo farita de la Ĉina Ministerio de Eduko, 89.6% de studentoj estas “tre optimismaj” aǔ “relative optimismaj” pri “plua fortigo de la rega kapablo de la partio”.

 

    La socialisma teoria sistemo kun ĉinaj trajtoj estas alia grava faktoro de la partio por altiri studentojn. La partia altirforto al studentoj originas el scienceco kaj avangardeco de marksismo kiel la partia gvidpenso, el la teoria ĉarmo de la ĉinigita, epokita kaj popularigita marksismo. Kiel opinias studentoj, la scienceco kaj avangardeco de marksismo fariĝis sciencaj mondkoncepto kaj metodologio por persona kreskado, kaj faris la partion nepra elekto de studentoj por esplori la veron kaj realigi valorojn.

 

    Atento, prizorgo kaj konfido al studentoj estas interna movforto de la partio por altiri studentojn. La Komunista Partio de Ĉinio ĉiam alte atentas studentojn, metas sur ilin sinceran esperon kaj grandan mision kaj donas al ili scenejon por kreskado, kaj tio ricevis altan aprobon, pozitivan reagon kaj subtenon de studentoj. KPĈ persistas en meto de edukado sur la strategian pozicion por prioritata disvolvado. La nombro de novaj studentoj akceptitaj de la tutlandaj altlernejoj multiĝis de 270 mil en 1977 al 6570 mil en 2010, kaj tio plenumis deziron de multaj junuloj viziti altlernejojn. Multaj rimedoj por levi kvaliton de supera edukado kaj tiun de talentula kulturado, politikoj pri stipendio, kredito al studentoj, monhelpo al malriĉaj studentoj, kaj aliaj politikoj kaj metodoj por helpi laborigon de studentoj vekis dankeman kaj patriotan sentojn de studentoj kaj ilian deziron sin dediĉi al la patrolando. Ili estas interna movforto de la partio por altiri studentojn.

 

    Scienca projekto por la estonta disvolvado estas instiga forto de la partio por altiri studentojn. La strategio de la Centra Komitato de KPĈ pri potencigo de la ŝtato per talentuloj kaj rilata politiko pri kulturado de talentularo bezonata de la moderna konstruado kreis bonan socian medion por kreskado de studentoj. Tial studentoj estas optimismaj pri la perspektivo de la ĉina disvolviĝo socia kaj ekonomia en la periodo de la “dekdua kvin-jara plano”. Laǔ rilata enketo, 98.1% de studentoj estas “tre optimismaj” aǔ “relative optimismaj” pri plua disvolviĝo de la socialisma afero kun ĉinaj trajtoj, fortigo de sinteza nacia forto kaj altigo de internacia pozicio; 86.8% de studentoj estas “tre optimismaj” aǔ “relative optimismaj” pri realigo de ĉina celo komplete konstrui bonhavan socion en la unuaj 20 jaroj de la 21-a jarcento. Plifirmiĝis la kredo de studentoj por konstrui socialismon kun ĉinaj trajtoj. Laǔ enketo en la Wuhan-a Universitato kaj aliaj altlernejoj, komence de 2011 la nombro de studentoj, kiuj deziras aliĝi al KPĈ, atingis 79.2% de la totala nombro de studentoj. Preni sur sin socian respondecon, kunfandi sian valoron kun la granda historia fluo por komplete konstrui la bonhavan socion fariĝis granda instiga forto de KPĈ por altiri studentojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng