Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Strauss-Kahn konfesis "moralan kulpon"
2011-09-20


Dominique Strauss-Kahn, eksa ĉefo de IMF, aperas en novaĵo-programo de TF1 en ĝia studio en Boulogne-Billancourt, apud Parizo, 18an de septembro, 2011. Strauss-Kahn parolas al la tuta lando en televid-intervjuo en dimanĉo unuafoje post kiam la seksa atako en Nov-Jorko finis lian karieron de IMF kaj frakasis liajn ŝanĉojn kandidati por la franca prezidenteco en la jaro 2012. 

 

    Vespere en sabato, intervjuate, Dominique Strauss-Kahn, eksa ĉefo de la Internacia Mona Fonduso (IMF) konfesis "moralan kulpon" pri la seksa skandalo en Usono kaj diris, ke li ne havas planon por la prezidenta elektado de Francio en la jaro 2012 .

 

    Li diris, ke tio estas "morala kulpo", aludante la kazon, en kiu li estis akuzita de hotela ĉambristino pri seksa atako. Tamen la eksa ĉefo de IMF insistis, ke li ne perfortis la ĉambristinon.

 

    Franca televid-kanalo TV TF1 la unua faris intervjuon post kiam Strauss-Kahn estis arestita de usonaj persekutistoj en la 23a de aŭgusto. Li esprimis pardonpeton pro sia konduto, citante damaĝon al sia familio kaj subtenantoj, tamen li ne kaŝis malamon kontraŭ la akuzanto.

 

    Krome, Strauss-Kahn, socialista veterano kaj eksministro pri ekonomio kaj industrio, pensis, ke li ne kandidatiĝos por la venonta prezidenta elektado en la unua duono de la jaro 2012. "Mi volis esti kandidato, tamen mi ne pensas pri tio. Mi ne estas kandidato por io. Mi bezonas tempon por pensado," li diris al televida kanalo TF1.

 

    Li iam estis favora kaj promesplena kandidato por la venontjara elektado, kaj lia famo estis tute ruinigita de la seksa skandalo en Usono, kaj sekve estis akuzo el franca verkisto Tristane Banon.

 

    Laŭ opinisondo publikigita de ĵurnalo Du Dimanche en dimanĉo, 53 procentoj da respondintoj diris, ke ili volas aŭdi la anoncon de Strauss-Kahn retiriĝi el la franca politiko en televid-intervjuo.

 

    Implicante kontinuan rolon en enlanda politiko kaj internacia sceno, Strauss-Kahn ankoraŭ alfrontas civilan proceson faritan de usona akuzanto Nafissatou Diallo kaj rezulton de la enketo postulita de la franca akuzanto Banon.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng